• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-30 15:05:23    
"Plejoj" de Qinghai-Tibeta Fervojo (foto)

cri

 

1. Altebenaĵa fervojo -- monde plej longa altebenaĵa fervojo, plej alta super marnivelo

Qinhai-Tibeta Fervojo longas je 1 956 kilometroj, de la urbo Xining de la provinco Qinghai ĝis la urbo Lasao de la Tibeta Aŭtonoma Regiono. La tuta linio altas averaĝe je pli ol 4 000 metroj super marnivelo, la plej alta parto situas ĉe montpasejo de la monto Tanggula, alta je 5 072 metroj super marnivelo. Oni titolas la fervojon "fervojo plej proksima al la Ĉielo".

2. Altebenaĵa fervojo plej longe trapasanta tudran zonon en la mondo

La tundra zono trapasata de la fervojo longas je 550 kilometroj. La konstruado de la fervojo estas modelo por solvi tundran problemon per la unuafoja grandskala kaj ampleksa sinteza aplikado de pluraj inĝenieriaj rimedoj en la kampo de konstruado en tundra zono de la mondo.

3. La tunelo Fenghuo-Monto – la monde plej alta altebenaĵa tundra tunelo

La tunelo Fenghuo-Monto altas je 4 905 metroj super marnivelo kaj longas je 1 338 metroj. La tunelo situas tute en altebenaĵa eterna tundra formacio. Ĝi estas altebenaĵa eterne tundra tunelo monde plej alta super marnivelo kaj estas titolita: "Monda unua altebenaĵa tunelo".

4. La tunelo Kunlun-Monto – la monde plej longa altebenaĵa tundra tunelo

La tunelo Kunlun-Monto, situanta en la provinco Qinghai, altas je pli ol 4 600 metroj kaj longas je 1 686 metroj. Tie estas altebenaĵa multjara tundra zono, la geologia strukturo estas komplika, la naturaj kondiĉoj severaj. La tunelo pasas tra multe da diaklazaj zonoj, ĉe la enirejo estas dikega subtera glacio, kaj ĉe la elirejo gruzamaso, meze fendakvo, subtera akvo, degelanta ter-fluo, tie ja estas geologia "kolejdoskopo" sur altebenaĵo.

5. La fervoja stacidomo Tanggula – fervoja stacidomo monde plej alta super marnivelo

La fervoja stacidomo konstruiĝis sur multjara tundra zono alta je 5 068 metroj super marnivelo. La stacidomo kaj por paseĝero kaj por varo, areas je 77 000 kvadrataj metroj. La konstruaĵo estas tibet-stila. Sur la kajo konstruiĝis aprecejo kaj kontraŭpluva budo, por ke tie la pasaĝeroj aprecu la neĝarean pejzaĝon kaj fotu la distingiĝan "mondan firston".

6. La fervoja sterno-bazo, la monde plej alta super marnivelo

En norda Anduo-gubernio de la subregiono Naqu de Tibeto troviĝas Anduo-Sterno-Bazo de la Qinghai-Tibeta Fervojo, areanta je pli ol 8 000 kvadrataj metroj kaj alta je 4 704 metroj super marnivelo. Ĝi estas fervoja sterno-bazo monde plej alta super marnivelo.

7. La Pontego Qingshui – la monde plej longa altebenaĵa tundra fervoja ponto

La pontego, longa je 11,7 kilometroj, sin trovas en senhoma zono Kekexili, alta je pli ol 4 500 metroj super marnivelo. En la zono ofte migras tibetaj antilopoj, sovaĝaj tibetaj azenoj kaj aliaj altebenaĵaj raraj animaloj. La pontarkaĵoj povas esti trapasejoj de libere migrantaj sovaĝaj animaloj.

8. Trajno monde plej rapida sur altebenaĵa tundra fervojo

La trajno veturos hore 100 kilometrojn sur la tundra fervojo, monde plej rapide sur altebenaĵa tundra fervojo, kaj 120 kilometrojn sur netundra fervojo.