• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-07-06 15:54:51    
Usonaj erudiciuloj parolis pri rilatoj inter Ĉinio kaj Usono

cri
Estas konate, ke Usono estas la plej granda evoluinta lando en la mondo, dum Ĉinio, la plej granda evoluanta lando. La disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono ĉiam estas atentata de la mondo. En la ĵus pasinta jaro ambaŭ Ĉinio kaj Usono elmetis respektivan novan koncepton en la kampo de diplomatiaj politikoj. Ĉinio elmetis la diplomatian koncepton pri konstruado de "harmonia mondo", dum Usono ekprenis Ĉinion kiel "intereso-tenanton". Nun bonvole aŭskultu sonraporton de nia raportisto en Usono titolitan: Usonaj erudiciuloj parolis pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono.

La rapida ekonomia kreskado kaj tago-post-taga disvastiĝanta influo de Ĉinio jam antaŭ longe fariĝis la varmaj paroltemoj de multaj usonaj erudiciuloj. En la pasinta jaro la ĉina registaro elmetis konstrui longedaŭre pacan, komune prosperan harmonian mondon kaj montris, ke tio estas la nobla celo de Ĉinio por iri la vojon de paca evoluado. Pri tio doktoro Huang Jing, altaranga esploristo de la usona Brookings-Instituto, montris, ke malsame ol tiu de la antaŭaj potencoj, la disvolviĝo kaj influo de Ĉinio estas fakte la disvolvo kaj plifortigo de paco. Li diris:

"La procezo de la ĉinaj reformado kaj malfermo estas fakte la procezo de tio, ke Ĉinio kunfandas sin en la mondan sistemon kaj mondan framon, t.e., la disvolviĝo de Ĉinio ne estas kiel tiu de la antaŭaj grandaj imperioj, kiuj sin disvolvis per ekspansio. La antaŭaj grandaj potencoj prenis militan kaj politikan fortojn kiel sian bazon. La pligrandiĝo de la influo de Ĉinio iagrade estas plifortiĝo de paco."

Doktoro Huang Jing opinias, ke la procezo de la paca evoluado de Ĉinio ĝuste klarigas tion, kiel usona ŝtata vicsekretario Robert Zoellick elmetis nocion pri "intereso-tenanto", la novan koncepton pri la politiko al Ĉinio, en septembro de la pasinta jaro. Doktoro Huang Jing opinias, ke antaŭ tio en la usona politika rondo estis debato pri du politikoj al Ĉinio: unu estas politiko de "detenado", dum la alia, de "kontaktado". Poste oni iom post iom unuigis siajn opiniojn, t.e., ke la disvolviĝado de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono, inkluzive de la dulandaj ekonomiaj rilatoj, faras tion, ke la du landoj ekzistas depende unu de la alia. La politiko de "detenado" estas tute ne praktikebla. Doktoro Huang Jing diris:

"La ĉina ekonomio jam tute ligiĝas kun la monda ekonomio. Kie estas ekonomio, tien la ĉina influo disvastiĝas. Ĉinio praktikas pacajn diplomatiajn politikojn kaj la disvastiĝo de la ĉina influo estas pozitiva. Tial Usono bonvenigas, ke Ĉinio daŭre disvolviĝu laŭ tiu ĉi maniero."

Ralf Cossa, direktoro de la Pacifika Forumo de la usona Centro por Strategia kaj Internacia Studoj, havas similan vidpunkton. Li opinias, ke de la pasintaj 5 aŭ 6 jaroj la politiko de la registaro de Bush al Ĉinio iom post iom maturiĝas en kontaktado kun Ĉinio kaj ankaŭ la kunlaborado inter Ĉinio kaj Usono estas sukcesoplena. Ralf Cossa diris:

"Mi opinias, ke la registaro de Bush jam havas la spertojn de kontaktado kun Ĉinio post 6 jaroj. Ĝenerale inter la du landoj estas multaj tre bonaj kunlaboroj, kia tiu pri la nuklea problemo sur la korea duoninsulo."

S-ro Ralf Cossa opinias, ke pasintajare en sia parolo, usona ŝtata vicsekretario Robert Zoellick elmetis la nocion pri "intereso-tenanto", la novan koncepton pri la politiko al Ĉinio, kaj tio estis aprobita ne nur de la ŝtata departemento, sed ankaŭ de la Blanka Domo kaj nacidefenda departemento. En sia raporto pri 4-jara defendado publikigita ĉi-jare, la nacidefenda departemento menciis Ĉinion kiel "intereso-tenanton". Tio markas, ke ankaŭ la vidpunkto de la usona ŝtata departemento, kie kolektiĝas aglaj personoj, ŝanĝiĝas. Ili estas pli realaj. Sed antaŭe ili prenis Ĉinion pli multe kiel konkuranton.

Pro tio, ke inter la du grandaj landoj Ĉinio kaj Usono ekzistas diferencoj en kultura tradicio, ŝtata cirkonstanco, politika sistemo kaj aliaj flankoj, ili do estas malsamaj en la diplomatiaj konceptoj kaj ŝtataj politikoj. S-ro Ralf Cossa opinias, ke Ĉinio kaj Usono devas havi fiksan altatavolan dialogadon inter si por eviti nenecesan miskomprenon kaj damaĝon al la sana disvolviĝado de la rilatoj inter la du landoj.