• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-07-07 17:07:49    
Felipe Calderon gajnis prezidentan elekton de Meksikio

cri

Laŭ la fina rezulto de la statistiko publikigita de la meksikia Federacia Elekta Institucio, Felipe Calderon, kandidato de la reganta partio, la Partio de Nacia Agado, venkis Andres Manuel Lopez Obrador, kandidaton de la maldekstrula partio, la Partio de la Demokratia Revolucio, en la prezidenta elektado per eta supereco kaj gajnis ĉi-fojan elektadon.

Felipe Calderon naskiĝis en 1962 en la urbo Morelia de la ŝtato Michoacan, okcidenta Meksikio. Lia patro estis unu el la iniciatintoj de la Partio de Nacia Agado. Influate de la familio, Felipe Calderon en sia tre juna aĝo aliĝis al la Partio de Nacia Agado kaj prenis postenojn sinsekve de la sekretario de la tutlanda junulara komisiono, estro de la esplora departemento kaj ĝenerala sekretario de la nomita partio. De 1996 ĝis 1999 li estis prezidanto de la tutlanda plenuma komisiono de la Partio de Nacia Agado. En 2003 Felipe Calderon fariĝis estro de la Meksikia Nacia Banko de Konstruado kaj Servado kaj ministro pri energio.

En sia oficado kiel ministro pri energio, Felipe Calderon jam laŭte proklamis, ke li kandidatiĝos por la posteno de la venonta prezidento. En decembro de 2005, Felipe Calderon gajnis venkon en la antaŭa elektado interne de la partio kaj fariĝis la kandidato de la Partio de Nacia Agado por la prezidenteco. Komence la subtena proporcio de la popolanoj por Felipe Calderon estis relative postiĝinta. Tamen lia propagando estis evidente pli efika ol tiu de aliaj kandidatoj. Tiel de marto de la kuranta jaro lia subtena proporcio iom post iom leviĝis kaj en aprilo kaj majo eĉ superis tiun de Andres Manuel Lopez Obrador, kiu ĉiam okupis la unuan lokon ĉi-rilate.

Felipe Calderon estas rigardata kiel konservativa klerula politikisto kaj posedas bonan figuron de honesteco kaj proksimeco al la popolanoj. Li estis la ununura prezidenta kandidato, kiu malkaŝis sian tutan havaĵon al la Federacia Elekta Institucio. Li prenis tenon de la ekonomia stabileco kaj kreon de enoficigaj ŝancoj kiel kernon de sia programo en la kampanjo kaj pledas por fundamente teni la nunan ekonomian modelon kaj politikojn de la nuna prezidento Vicente Fox. Li ankaŭ pledas por tio, ke Meksikio fandiĝu kun la ekonomia sistemo de tutmondiĝo, enkonduku eksterajn kapitalojn, permesu al privataj kapitaloj eniri en la industrion de energio, altigu sian internacian konkurencan povon kaj solvu la problemon de malriĉeco.

Diplomatie, Felipe Calderon daŭrigos la politikojn pri eksteraj rilatoj de Vicente Fox, pledante por tio, ke Meksikio aktive partoprenu en la internaciaj aferoj, disvastigu la spacon de diplomatio kaj altigu sian internacian pozicion. Li ankaŭ esprimis, ke li aktive faros riparadon al la rilatoj inter Meksikio kaj aliaj latinamerikaj landoj.