• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-07-14 17:55:24    
Intervjuo pri Esperanto Koresponda Servo

cri
Ĉu vi scias ke troviĝas profesia retejo nomata "Esperanto Koresponda Servo"? La servo celas faciligi korespondadon inter diverslandaj esperantistoj. 15 jaroj pasis post ĝia establiĝo. Nun ĝi estas vaste konata retejo pri Esperanto-Korespondado. Kaj ene vi povas trovi multe da kontakto-manieroj de diverslandaj esperantistoj.

Nun pli da detaloj el intervjuo inter Lina kaj Enrique Ellemberg.

Lina: Kiam establiĝis Esperanto Koresponda Servo?

Enrike: Ĉu vi kredus min, se mi respondas ke mi ne scias?

Sinjoro Dunkan C Thomson de Glasgovo, Skotlando, Britio, komencis ĝin antaŭ proksimume 15 jaroj. Tio okazis antaŭ la disvastigo de la komputila reto. Mi ankoraŭ ne estis konektita al la reto. Sinjoro Thomson ĉe la komenco de ĉiu monato metis anoncon pri sia servo en la novaĵgrupo "soc.culture.esperanto", por kolekti mesaĝojn de korespondantoj. La duan vendredon de ĉiu monato li publikigis liston de tiuj, kiuj mesaĝis al li. Finonte la jaron 1995, sinjoro Dunkan afiŝis kelkajn mesaĝojn, dirante ke post 5 jaroj de publikigado, li ne plu povus zorgi pri la koresponda servo. Li petis volontulon por daŭrigi la servon ... kaj mi estis tiu volontulo. Mi daŭrigis la publikigadon de tiu listo ekde marto 1996. Samtempe mi komencis konatiĝi kun la reto. Mi pensis ke estus bone meti la liston en retpaĝon, kaj la 18an de julio de 1996 mi komencis tiun paĝon ... nun alvenas la 10-jara jubileo. Dum tiuj 10 jaroj mi aktualigis tiun retpaĝon je du - tri fojoj ĉiumonate.

Lina: kial vi volas esti volontulo de la servo? Ĉu troviĝas speciala motivo?

Enrike: Mi komencis mian Esperantan vivon antaŭ 47 jaroj.

Tuj de la komenco mi havis kelkajn korespondantojn de diversaj landoj. Mi kredas ke tio multe helpis mian lernadon kaj mian deziron daŭrigi la uzadon de Esperanto. Pro tio nun mi volas ke ankaŭ aliaj novuloj povu havi korespondantojn.

Lina: Ni scias, ke kiel koresponda servo, la retejo certe bezonas kontakto-manierojn de diverslandaj korespodantoj. Do, kiel vi gajnis ilin? Ĉu tio estas facila aŭ ne?

Enrike: En la komenco, antaŭ la disvastigo de retejoj, tiu novaĵgrupo estis preskaŭ la nura maniero rete kontakti esperantistojn. Pro tio multaj homoj legis ĉiujn mesaĝojn kaj tiel ili lernis pri la ekzisto de la koresponda servo. Poste mi pensas ke multaj uzantoj de mia servo sciigis siajn amikojn pri mia servo.

 

Ankaŭ multaj homoj,kiuj komencis proprajn retejojn, aldonis ligilojn al mia paĝo. Mi surpriziĝas kiam mi serĉas la reton, kaj trovas mian nomon, aŭ adresojn de miaj paĝoj ... en lingvoj, kiuj mi eĉ ne scias kiuj lingvoj estas. Sufiĉas meti en serĉilon la vorton "Esperanto" kaj "Enrique" aŭ "Enrike" por trovi multajn el miaj paĝoj. (sed mi ne estas la sola "Enrique" kiu parolas Esperanton)

Lina: Ĉu multa homoj en ĝi partoprenas?

Enrike: La nombro de partoprenantoj ŝanĝiĝas. De la komenco, tiu nombro daŭre altiĝis ĝis 2002, kiam ĝi atingis 200 korespondpetojn en unu jaro. Poste ĝi komencis malaltiĝi. Nun estas malpli ol 100. Estas kelkaj kialoj por tiu malaltiĝo: kelkaj homoj kaj organizoj kopiis mian servon. Sed mi kredas ke la pli grava kialo estas la hodiaŭa facileco por renkonti aliajn homojn per babilejoj, kiuj lastatempe komencis permesi voĉbabiladon, komence per Paltalk kaj poste Skajpo, kaj ĉiuj aliaj mondaj babilejoj, kiel msn, yahoo, google, icq ... Ankaŭ estas grupoj kiel Orkut, Myspace, kiuj kunigas la homojn, ne nur pri Esperanto, kaj miloj da dissendolistoj, aŭ forumoj, blogoj, ĵurnaloj, kaj tiel plu.

Lina: Ĉu la retejo bone funkcias kaj liveras multe da oportuno al korespondado de diverslandaj esperantistoj?  

Enrike: Mi scias ke la servo bone funkcias, sed malofte mi ricevas komentojn de uzantoj, kiuj dankas min pri amikoj, kiujn ili nun havas danke al mia servo. Eĉ vi mem ekkonis kelkajn homojn de aliaj landoj per mia servo.

Lina: Koran dankon, Enrique Ellemberg. Fakte mi ekkonis vin antaŭ 2 jaroj, kaj scias, ke vi estas aktiva esperantisto, kiu volas fari ion por Esperanto. Ekzemple, vi verkas libron por konigi Esperanton al tiuj, kiuj ankoraŭ ne scias pri la ekzisto de Esperanto aŭ valoron de Esperanto. Je la fino de la programero, ĉu vi volas ion diri al niaj aŭskultantoj?

Enrike: Mi kolektas rakontojn de esperantistoj pri iliaj esperantaj vivoj, precipe, tiuj belaj momentoj, kiujn ĉiuj esperantistoj memoras, kiuj neniam okazos sen la kono de Esperanto. Ĉiu el la legantoj povas sendi rakonton al mi. Mia adreso estas Enrike@aol.com.

Lina: Koran dankon! Kaj mi esperas, ke via libro gajnu plenan sukceson!