• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-07-18 17:57:09    
"Monda supermerkato"---Yiwu

cri

Kiam Wal-Mart, METRO kaj aliaj grandaj detalaj entreprenoj sinsekve instalis ĉenbutikojn en ĉinaj grandaj urboj, monda supermerkato leviĝis en la ĉina provinco Zhejiang. En ĉi tiu supermerkato, laŭ 8 horoj ĉiutage kaj resto en ĉiu butiko je unu minuto, oni bezonas 120 tagojn por viziti ĉiujn butikojn. La supermerkato liveras pli ol 400 mil specojn da produktoj, vi povas aĉeti tion, kion vi volas aĉeti, ĉiutage, pli ol 200 mil komercistoj faras aĉeton kaj negocon ĉi tie. Ĉiutage, el la supermerkato 100 mil tunoj da komercaĵoj fluas al pli ol 260 mezgrandaj kaj grandaj urboj de Ĉinio kaj al 212 landoj kaj lokoj de la mondo.

En 2005, la sumo de plenumita negoco de la yiwu-a merkato atingis 38,9 miliardoj da juanoj, la sumo okupis la unuan lokon en la tutlanda speciala merkato en sinsekvaj 15 jaroj, kaj plue tenis sian lokon de la cirkula centro de tutlandaj podetalaj komercaĵoj. Koncernaj establaĵoj instalis aĉetan centron ĉi tie, 8 mondaj pontencoj pri mara trafiko instalis agentejojn ĉi tie, kaj Yiwu jam fariĝis la internacia aĉeta bazo de podetalaj komercaĵoj.

Ĉi tiu merkata legendo fontas el kolportistaj vekto kaj korboj, kiujn yiwu-anoj portis centojn da jaroj, kaj tamburineto, kiun generacioj da yiwu-anoj skue sonigis. Du korboj subtenas malgrandan lignan keston, la kesto plenas de kudriloj kaj fadenoj, maltozoj kaj aliaj podetalaj komercaĵoj. Vekte portante ĉion kaj skuante tamburineton, kolportistoj vagis de loko al loko, tra vilaĝoj. Ĝis la unuapaŝa periodo de la reformado kaj malfermo en la 80-aj jaroj de la lasta jarcento, en kamparo de Yiwu, ankoraŭ miloj da ĉi tiaj "kolportistoj" faris vendadon en morta sezono de kamplaboro kaj revenis hejmen en agrikultura laborplena sezono.

Antaŭ 26 jaroj, 17-jaraĝa Tao Haidi estis ĉi tia "malgranda kolportisto". Li kriis "Per kokoplumo por sukero", irante de vilaĝo al vilaĝo en la provinco Jiangxi. En 1982, Tao Haidi vendis 4 porkojn, per kelkaj centoj da juanoj aĉetis du sakojn da butonoj kaj en la urbeto Niansanli faris eksponbudon.

Dekoj da "kolportistoj", kiel Tao Haidi, kune faris eksponbudojn, pro tio la urbeto, distanca de Yiwu je kelkaj lioj, fariĝis la tiama varma punkto.

En la komenco de 1984, partikomitato kaj registaro de la gubernio Yiwu elmetis la strategion "prosperigo de komerco kaj konstruado de urbo". En la fino de 1984, la centro de podetalaj komercaĵoj, kiun la registaro investis kaj konstruis, estis finkonstruita kaj ekuzita.