• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-07-21 09:27:12    
Kiel mi trovis ĉi tian mirindan lingvon

cri
La suba artikolo estas el urugvaja esperantisto Daniel Bebelacqua.

Mia nomo estas Daniel. Antaŭ multaj jaroj -- mi ne diros kiom da, por ke vi ne pensu, ke mi estas maljunulo -- mi aŭdis ion pri Esperanto: ke ĝi estis universala lingvo, aŭ almenaŭ projekto pri internacia lingvo. La jaroj pasis, kaj iam iu menciis Esperanton dum nia babilado. Eble ĝi ne sukcesis, mi pensis, ĉar neniam plu mi aŭdis pri ĝi. Ankaŭ ne mia interparolanto havis novaĵojn pri ĝi. Kelkajn jarojn poste, antaŭ la pordego de la ŝtata universitato, sur la trotuaro, staris arbo. Sur la arbon iu metis afiŝon: "Lernu Esperanton, la latino de la demokratio". Ĉu Latino? Malfacila lingvo por lerni. Se Esperanto estas tiel malfacila kiel Latino, eble pro tio ĝi ne sukcesos. Mi ne intencis lerni ĝin, sed almenaŭ mi jam sciis ke Esperanto ankoraŭ ekzistas.

Unu aŭ du jarojn poste, mi iris al kvartala biblioteko, serĉante distrigan libron, kaj tute hazarde mi trovis lernolibron pri Esperanto. Mi trarigardis la unuajn paĝojn, kaj legis la enkondukon, kie la aŭtoro diris, ke oni ne povas lerni Esperanton sen kono pri gramatiko. Tio ne allogis min, kaj mi lasis la libron denove sur la ŝrankon kaj kunportis hejmen sciencfikcian libron, sed reveninte hejmen, mi rakontis al mia filo pri la eltrovo de la libro pri Esperanto. Je la sekvanta semajno mi iris denove al la biblioteko, sed ĉifoje akompanate de mia filo. Mi redonis la sciencfikcian libron kaj serĉis alian. Subite, mia filo alvokis min: Paĉjo! Mi trovis du librojn pri Esperanto ĉi tie! -- kaj fingromontris ŝrankon. Ĉu jes? -- mi demandis. Jes -- respondis mia filo, kaj daŭrigs -- sed atendu... estas aliaj libroj!... kvar, kvin, eble ses libroj, kiuj temas pri Esperanto! Venu! Rigardu!

Mi alproksimiĝis, kaj vere estis kelkaj lernolibroj pri Esperanto. Mi trarigardis ilin kaj elektis du por alporti hejmen. Mia filo ne multe interesiĝis, ĉar li estis interesita nur en la angla, sed volonte li helpis min studi. Mi lernis la prononcadon kaj instruis al li. Poste li legadis la demandojn de la ekzercoj kaj mi respondadis. Li faris la korektadon, legante la respondojn, kiuj aperis en la libroj. Li ankaŭ helpis min en la memorigado de la tabelo de korelativoj. Kiam mi finis la librojn, mi alportis unu post la alia ĉiujn librojn pri Esperanto el la biblioteko. Kiam mi finis ĉiujn, mi volis legi ne lernolibrojn, sed librojn pri io ajn en Esperanto. Sed mi ne trovis ilin. Mi serĉis en aliaj bibliotekoj, sed mi malsukcesis. Mi memoris ke preskaŭ ĉiuj lernolibroj, kiujn mi legis estis malnovaj; la plej nova estis de 1970 proksimume. Ĉu ankoraŭ ekzistas Esperanto? -- mi demandis min. Eble mi lernis lingvon jam ne ekzistantan. Nu, mi nur perdis tri aŭ kvar monatojn -- mi konsolis min.

Iun tagon, post kiam oni diris al mi pri la ekzisto de nova serĉilo en Interreto, mi eniris ĝin por provi la rapidecon de la serĉilo kaj por testi kiom da informoj ĝi povas trovi pri iu ajn temo. Mi provis trovi kelkajn vortojn, kaj poste mi diris al mi: mi provu kun pli malfacila afero, kiun vorton mi povus serĉi? Kaj ideo venis al mia kapo: mi serĉu la vorton Esperanto! Aperis multego da paĝoj pri aŭ en Esperanto. Nekredeble! Mi legis kelkajn el tiuj paĝoj. Ili estas en Esperanto aŭ pri Esperanto. Tiuj lokoj temas pri instruado, aŭ tekstoj -- ĉefe verkoj -- tradukitaj al Esperanto. Mia koro tute rapide metis sin je la flanko de Esperanto. Tiel, mi ekamis la lingvon.

Daŭrigante la serĉadon mi trovis la lokon EKS (Esperanto Koresponda Servo), kiu havis grandan liston da geesperantistoj, kiuj volis korespondadi. Mi skribis kelkajn leterojn, sed la plimulto ne respondis, aŭ la retadresoj jam ne plu estis funkciantaj. Mi metis mian nomon en la liston. Post iom da tempo, aperis rusoj, hungaroj, sloveno, italoj, kolombiano, kiuj volis interkorespondadi kun mi. Mi estis tre feliĉa. Dume, mi serĉis la vorton "Urugvajo" kune kun la vorto "esperanto" kaj trovis la lokon de la Urugvaja Esperanto Societo.

Nekredeble! Ankaŭ en Urugvajo -- mia lando -- ekzistas Esperanto. Mi skribis al unu el la respondeculoj, sed min ne atingis respondo. Mi provis kun alia, kaj rapide li respondis kaj diris ke li invitos min, kiam okazos iu kunsido. Mi dankis sed ne atendis alian leteron de ili. Sed malmultajn tagojn poste, oni skribis al mi, por inviti min al la sekvonta kunsido. Alvenis la tago de la kunsido. Mi ĉeestis frue. Oni akceptis min per saluto en Esperanto, kaj poste krokodilante, donis la bonvenon al mi. Alvenis aliaj membroj de la grupo. Ili komencis babili inter si en Esperanto, kaj surprize por mi -- mi komprenis preskaŭ ĉion, kion ili diris. La unuan fojon kiam mi aŭdis aliajn homojn paroli Esperante, kaj mi komprenis preskaŭ ĉion! Estis la pruvo, kiun mi bezonis por certigi al mi pri la facileco de Esperanto.

Ankoraŭ mankis al mi aliaj pruvoj, kiel paroli kun alilandanoj, kies devena lingvo ne estas la hispana, sed tio restos por aliaj rakontoj...