• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-07-31 17:34:57    
Francio reguligas muzikaĵan diskonigon en reto por bati piratadon

cri

Laŭ nova opiniosondo, francoj preferas muzikon al aliaj artoj. Ĉirkaŭ 74% de la enketitaj francoj esprimis, ke muziko estas nemankigebla arto en ilia vivo. Tiu ĉi procento estas multe pli alta ol tiu koncerna al literaturo, filmo, pentraĵo, danco kaj dramo. Kiel Francio batas piratojn de muzikaĵoj? Rilate al tiu ĉi demando niaj raportistoj intervjuis sinjoron Bernard Miyet, la ĝeneralan direktoron de Franca Societo de Verkistoj, Komponistoj kaj Muzikaĵaj Eldonistoj.

Franca Societo de Verkistoj, Komponistoj kaj Muzikaĵaj Eldonistoj estas la plej granda profesia asocio en Francio kaj eĉ en la mondo. Tiu ĉi societo respondecas ricevi tantiemon por 110 mil muzikaj profesiuloj aliĝintaj al ĝi kaj poste disdoni al ili. En la jaro 2005 la societo ricevis tantiemon je la sumo de 757 milionoj da eŭroj kaj disdonis la sumon de 608 milionoj. Sinjoro Bernard Miyet diris al raportistoj, ke Francio frue atentas protekti kopirajton. Li diris, "Francio eksistemigis la protektadon de kopirajto en la jaro 1777. Tiam, Pierre Beaumarchais, la verkinto de la opero La Nupto de Figaro, kune kun famaj dramistoj fondis la 1-an societon de verkistoj en la mondo, respondan pri ricevo de tantiemo. Poste la muzikista rondo faris la samon. En la jaro 1851 oni fondis Francan Societon de Verkistoj, Komponistoj kaj Muzikaĵaj Eldonistoj. Ĝi estas ankaŭ la 1-a organizo, kiu administras kopirajton de muzikaĵoj, en la mondo.

Krom ricevi kaj disdoni tantiemon, la societo ankaŭ portas la devon protekti leĝajn rajtojn kaj interesojn de muzikaj profesiuloj. Ĝi starigis 85 agentejojn en diversaj lokoj de Francio, kiuj superrigardas uzadon de muzikaĵoj, kaj preparas akuzon rilate al piratado por posta proceso. Sinjoro Bernard Miyet diris, "Pro la kompakta kunlaboro inter la societo, justico kaj inspekta institucio, la franca muzikista rondo neniam renkontis minacon de piratadaj bandoj. En Francio oni tre malofte vidis video-aŭdajn produktaĵojn el piratado. Tamen same kiel en aliaj landoj, la franca muzikista rondo alfrontas la krizon, piratadon per nova tekniko de reta transmisio, punkto al punkto (p2p). Nun Francio klopodas reguligi diskonigon de muzikaĵoj en la reto per starigo de nova leĝo."

La leĝo, kiun sinjoro Bernard Miyet menciis, estis pasigita de la Ĉambro de Deputitoj kaj la Nacia Asembleo en la 30-a de julio. Tiu ĉi leĝprojekto preskribas, ke homo kun konduto de kontraŭleĝa diskonigo de muzikaĵoj aŭ uzado de pirataj muzikaĵoj punpagu 38 ĝis 150 eŭrojn; kaj polico rajtu postuli, ke liverantoj de TTT-ejoj superrigardu retpaĝarojn, de kiuj oni povas dividi dokumentojn, kaj adresojn de elektronikaj poŝtaĵoj. Sinjoro Bernard Miyet diris, "Ĉiuj uzantoj de la reto povas senpage akiri muzikaĵojn kaj dividi kun aliaj homoj informojn en la dura disko de sia komputilo, same kiel muzika radio kaj vendejo de video-aŭdaj produktaĵoj. Tia ago serioze atencas interesojn kaj rajtojn de muzikaj profesiuloj. Oni nepre ne devas forgesi, ke komponistoj ne havas salajron, kaj ilia unika enspezo venas ĝuste de la tantiemo."

Kvankam reto liveras servon al kontraŭleĝaj elŝuto kaj diskonigo, tamen ĝi ankaŭ starigis la novan platformon, retan vendejon de muzikaĵoj, por laŭleĝa diskonigo. En Francio estas pluraj kompanioj, kiuj laŭleĝe funkciigas TTT-ejojn por la elŝuto de muzikaĵoj. Ili liveras plurajn manierojn al muzikaĵaj aĉetantoj. Oni povas page elŝuti tutan enhavon aŭ unu kanton de kompakta disko. Diference al tradicia maniero, la kosto de reta vendado estas pli malalta. Li diris, "Unu el celoj de la nova leĝprojekto estas instigi laŭleĝan vendadon. En Francio estas retaj vendejoj de muzikaĵoj. Ili akiris licencon, paginte al ni tantiemon. Tiamaniere enspezo de muzikaj profesiuloj estas garantiata. Reguligi muzikaĵan diskonigon en la reto estas la sola vojo por solvi kontraŭleĝan diskonigon."