• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-02 15:00:50    
Hinda registaro portas pezan taskon bati piratadon

cri

Hindio alfrontas seriozan problemon de piratado. En la lastaj jaroj la registaro kaj diversaj rondoj de la socio faris grandan penadon por protekti intelektajn proprietojn kaj bati piratadon kaj akiris fruktojn, tamen necesas plua klopodo.

Lastatempe en Hindio projekciiĝis la filmo Krrish, kiun oni rigardis la hinda versio de la usona filmo Superhomo. Post kelkaj tagoj granda nombro da pirataj diskoj de tiu ĉi filmo aperis en la merkato, tio maltrankviligis produktanton de tiu ĉi filmo. Piratado ne nur alportis al la filmo ekonomian perdon en la publika projekciado, sed ankaŭ ĝenos distribuon de video-aŭdaj produktaĵoj. La afero spegulas embarason de la hinda film-industrio. En Hindio spektado de filmoj estas la ĉefa amuza maniero de la popolo. Pro tio piratado de filmoj estas la plej profita subtera entrepreno en Hindio. Laŭ la hinda Filma Asocio, ĉiujare piratantoj enspezas ĉirkaŭ 17 miliardojn da hindaj rupioj, interalie 3,5 miliardojn el eksterlandaj filmoj.

Krom filmoj, piratado tuŝas ankaŭ muzikaĵojn. Laŭ Savio Souza, la ĝenerala sekretario de la hinda Asocio de Muzikaĵa Industrio, en Hindio ĉiujare la produktvaloro de muzikaĵoj atingas 6 ĝis 7 miliardojn da rupioj, dum tiu de pirataj muzikaĵoj atingas 4,5 miliardojn; triono de kasedaj sonbendoj vendataj en la hinda merkato estas kontraŭleĝe produktita. Savio Souza opinias, ke la ĉefa kaŭzo de granda nombro da pirataj produktaĵoj kuŝas en tio, ke produktaĵoj de la du versioj, pirata kaj originala, okupas preskaŭ saman vend-kanalon, kaj krom la profito, vendistoj neniam zorgas pri la origino de la produktaĵoj. Pro tio la asocio estas maltrankvila. Ĝi opinias, ke se tia situacio daŭros, la muzikaĵa industrio falos en malesperon.

Softvara industrio estas brila punkto en la hinda ekonomio pro ĝia rapida kresko. La hinda softvara industrio ludas la rolon de ekstera provizanto de eŭropaj kaj usonaj firmaoj. Por konservi komercan sekreton kaj protekti intelektajn proprietojn de eksterlandaj firmaoj, Hindio multe klopodis kaj akiris bonan atingon. Tamen en la enlanda merkato pirataj softvaroj okupas grandan parton. Laŭ la hinda Asocio de Softvaraj Kompanioj, en la jaro 2005 elcento de pirataj softvaroj atingis 72% en la enlanda merkato. En Hindio mark-nomaj komputiloj okupas nur malgrandan porcion en la merkato, ties klientoj plejparte apartenas al grandaj kompanioj aŭ ŝtataj institucioj. Ordinaraj uzantoj preferas kunmetitajn komputilojn kun instalitaj softvaroj preskaŭ pirataj. Oni rigardas softvarojn kiel ordinarajn varojn, kaj neniam konsciis intelektajn proprietojn. Ĝenerale oni zorgas nur pri la prezo kaj kalkulas pri ĉiuj detaloj por aĉeti hardvarajn partojn, tial aĉeto de softvaroj per pli da elspezo jam superis la pagivon. Pirataj softvaroj alportis al la industrio evidentan damaĝon.

En Hindio la leĝa sistemo pri protektado de intelektaj proprietoj estas relative perfekta. La registaro tre atentas revizii koncernajn leĝojn laŭ situacio. Krome, ankaŭ asocioj de koncernaj industrioj agas por protekti siajn interesojn kaj batali kontraŭ piratado.