• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-02 15:07:39    
Hejmen, paca soldato!

cri
En la 1-a de aŭgusto estas la 79-jariĝo de establiĝo de Ĉina Popola Liberiga Armeo. En la speciala tago, la korpo de Du Zhaoyu, ĉina milita observanto, kiu mortis en suda Libano, estis sendita al patrujo. Je 4:00 de posttagmezo, speciala aviadilo sendita de Centra Milita Komisiono ekflugis de flughaveno Ben-Gurion de Tel Aviv de Israelo. Ĝi kun la korpo de paca soldato revenis hejmen. Nun bonvole aŭskultu raporton de He Jinzhe kaj Liao Jibo, raportistoj de Ĉina Radio Internacia, el Tel Aviv.

Somera sunradio bakis la teron. Sur flughaveno Ben-Gurion, kun seriozaj paŝoj, 4 membroj de Armistica Kontrola Organizo de UN transdonis ĉerkon de Du Zhaoyu al reprezentantoj de la ĉina registaro. Ĉinaj militaj laborantoj milde malkovris bluan flagon de UN sur ĉerko de Du Zhaoyu kaj kovris ĝin per ruĝa kvinstela flago. Armistica Kontrola Organizo de UN fondiĝis en 1948 kun Jerusalemo kiel ĉefstabejo. La organizo respondecas pri plenumado de ĉiuj armisticaj interkonsentoj de la tuta mezorienta regiono. Kiel milita observanto de UN, Du Zhaoyu estis sub administrado de Armistica Kontrola Organizo. Post transdono de la korpo, ĉina ambasadorejo en Israelo okazigis mallongan kaj solenan adiaŭan ceremonion por Du Zhaoyu. Ambasadoro s-ro Chen Yonglong kun profunda dolora sento adiaŭis Du Zhaoyu per poemo.

"Por la monda paco, vi firmvole veturis; por trankvilo de la tero, vi oferis karan vivon. Vi per varma sango elsendis la plej fortan sonoron: por paco anstataŭ milito!"

Kun larmoj en la okuloj, Li Lingling, edzino de Du Zhaoyu, palpis ĉerkon de la edzo. Sur la ĉerko floris fasko da lilioj. Tiuj, kiuj faris adiaŭon al Du Zhaoyu, mallevis la kapon kaj esprimis funebron per 1-minuta silento. Kiel reprezentanto de Armistica Kontrola Organizo de UN, Guo Quanliang, ĉina milita observanto de UN, eskortis la korpon de Du Zhaoyu reveni al la patrujo. Li iam plenumis pacprotektan taskon en suda Libano kaj estis kune kun Du Zhaoyu pli ol 2 monatojn. Li diris:

"Ni kvazaŭ estus fratoj. Li diligente laboris, iam restis en Hindio. Kun elstara lingva kapablo kaj riĉa diplomatia sperto, li rapide alkutimiĝis al situacio kaj en mallonga tempo li fariĝis altranga milita observanto en suda Libano. Li multfoje gvidis junajn militajn observantojn partopreni en pezaj kaj danĝeraj pacprotektaj agadoj. En unu frazo, li estas elstara!"

Kun magistreco, Du Zhaoyu estas oficiro de leŭtenanta kolonelo. Li iam laboris kiel konsultanto de Nacidefenda Ministerio kaj sekretario de armea ataŝeo de ĉina ambasadorejo en Hindio. En decembro de 2005, li estis sendita al suda Libano kiel milita observanto. Nur post pli ol duonjaro, li estis mortigita en bombado de Israelo.

Je 4:00 de posttagmezo, la speciala aviadilo ekflugis en la direkto al la patrujo kun la korpo de Du Zhaoyu. Li adiaŭis la militantan teron kaj revenis hejmen. Kiel dirite de Chen Yonglong, ĉina ambasadoro en Israelo:

"Kamarado Zhaoyu, trankvile revenu al la sino de la patrujo. Hieraŭa tristo fariĝis hodiaŭa kaj morgaŭa fiero. Kiam paca floro ekfloros, troviĝos via silenta akvumado. Kamarado Zhaoyu, vi ĉiam estos en nia koro!"