La 1-a de aŭgusto estas la 3-a tago de la 91-a Universala Kongreso de Esperanto. En tiu tago, daŭras kelkaj programeroj, kiaj Akademio de Esperanto, Internaciaj Ekzamenoj, Internacia Kongresa Universitato kaj tiel plu. La kunsido pri Tago de la Lernejo estas dividata en kvar partoj: Edukado kaj instruado de Esperanto en Italio, Esperanto en lernejo de Eŭropo, Esperanto en universitatoj kaj Instruado de Esperanto tutmonde. Fakuloj unue faris prelegon kaj poste invitis la publikon aligxi al la demandoj kaj diskutoj. Inter tiuj fakuloj, trovigxas unu el la estraranoj de UEA sinjoro Yu Tao, kiu faris prelegon kun jena temo Esperanto en cxinaj universitatoj.
|