• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-04 07:33:05    
Zhao Guangchun: Verkisto kaj Knabino

CRI

Verkisto, verkisto norda; knabino, knabino suda.

La knabino legis ĉiun el la eldonitaj libroj de la verkisto. Ŝi ne preterlasis eĉ lian artikoleton publikigitan en gazeto. En legado ŝi ebriis kaj sorĉiĝis. Leteroj, unu post alia, portis floran aromon el la suda landoparto kaj ŝian puran koron el universitato, rekte sur skribotablon de la verkisto.

Ĉu en mateno kiam la suno ŝajnis freŝa frago, ĉu en vespero en kiu lampolumo sunradie varmis, la verkisto absorbite legis leteron de la knabino aǔ skribis respondon al ŝi. Ĉiufoje, en tia okazo, li sentis elegantecon de kandela brilo kaj ardecon kvazaǔ gladate. De tempo al tempo, fiksante rigardon al peoniaj floroj sur fenestra breto, li poezie divenis: "Tiu knabino certe estas tiom ĉarma kaj rava kiom la suda pejzaĝo!"

Pasis jam 2 jaroj kaj sufiĉe longis la anima kontaktado inter la verkisto kaj la knabino, kiuj dume ne renkontiĝis nek vidis, eĉ en foto, unu la alian.

Laciĝinte en verkado, li elprenis ŝiajn leterojn. Lante li levis krajonon kaj skizis naivajn okulojn sur la dorso de manuskripta papero, sekve koketan buŝeton, delikatan nazon... fine elegantajn pikkalkanumajn ŝuojn. Jam tutan figuron, gracian kaj kleran, ĉe lotusa lago. Kaj ŝajnis al li, ke lin karesas dolĉa zefiro, klara lunbrilo kaj flora aromo, kaj li aǔdas birdajn trilojn. Sekve li sentis akrecon el la oreloj kaj okuloj kaj fonto de inspiriteco ŝprucis el lia kapo. Baldaǔ li daǔrigis la verkadon, instigitan de la nekonata suda knabino.

Foje li tre volis viziti ŝin. Unu vido jam sufiĉa. Tamen li ĉiam ege okupiĝis kaj lia tagordo estis tiom plena, ke li devis rapide fini eĉ ennecesejan umon.

Foje li sonĝis, ke tiu estas ĝuste ŝi; kiam li vokas ŝin, ŝi rapide alkuras, tamen apenaǔ li atingas ŝin per la manoj, ŝi malaperas, kvazaǔ primavera zefiro. Kaj li vekiĝis, kaj ne povis reendormiĝi. Li sentis la koron pikata. Li jam ne povis sin regi.

Pasis pluraj tagoj en kiuj li, sentante sin freneziĝonta, apenaǔ dormis.

Li ekflugis al la rozplena sudo. Li senbrue venis al tiu universitato. Informiĝinte pri ŝia kieo, li rapidis tien kaj baldaǔ atingis ŝian ĉambron, kies pordo estis ne tute fermita kaj el kiu alŝvebis babilo kaj gaja kanto. Li iom lekis la sekecajn lipojn kaj levis la manon por frapi je la pordo. Tamen la mano tremadis en la aero, ĝis li foriris.

Sekvatage li revenis. Li skribis leteron por rakonti, kial li flugis suden; sed li ne frapis je ŝia pordo pro tio, ke li preferis fine ne vidi ŝin.

Post nelonge li ricevis respondon. Ŝi diris, ke fakte en tiu vespero ŝi stulte staris antaǔ lia hejmo, por lin renkonti je unu vido, nur unu; kaj por tio ŝi petis forpermeson; fine ŝi ne frapis je lia pordo; antaǔ ol foriri, ŝi plukis frondeton el la poto ĉe la perono de lia hejmo; ankaǔ ŝi pensis, ke ŝi prefere ne konu lin.