• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-07 14:54:26    
Israelo singarde bonvenigas rezolucian projekton de Usono kaj Francio

cri

En la 5-a de aŭgusto, post kiam Usono kaj Francio venis en akordon rilate al rezolucia projekto de la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj pri konflikto inter Libano kaj Israelo kaj prezentis ĝin al la Sekureca Konsilio por interkonsiliĝo, Israelo ne oficiale deklaris sian starpunkton pri tiu ĉi projekto, tamen en la 6-a de aŭgusto, akceptante intervjuon, Haim Ramon, la israela justicministro, diris, ke tiu ĉi projekto favoras Israelon.

La rezolucia projekto alvokas diversajn flankojn de la konflikto tuj ĉesigi antagonisman agon kaj emfazas, ke oni devas solvi la problemon komence de la fonto de tiu ĉi krizo. La projekto ellaboris serion da kondiĉoj por efektivigi permanentan milithalton kaj atingi longdaŭran planon de politika solvado, t.e. determini internacian landlimon de Libano, inkluzive de disputataj regionoj, ellabori prisekurecan projekton por eviti reaperon de la protagonisma ago, senarmigi ĉiujn milicianojn en Libano laŭ koncernaj rezolucioj de Unuiĝintaj Nacioj kaj garnizonigi plurlandan trupon en la suda regiono de Libano. Israela diplomatia persono private diris, ke Israelo estas preskaŭ kontenta pri tiu ĉi rezolucia projekto, ĉar ĝi konsideris la israelan postulon pri kelkaj ŝlosilaj interesoj.

Unue, Israelo opinias, ke la projekto emfazas solvadon de la fonto, tio fakte atribuas al la libana partio Hezbollah ĉefan respondecon de la konflikto. Krome, la projekto apelacias al la partio Hezbollah senkondiĉe liberigi israelajn armeanojn kaptitajn, ĝi tamen ne postulas, ke Israelo tuj liberigu arestitajn libananojn, sed nur klopodas solvi la problemon pri libananoj arestitaj de Israelo. Due, Israelo opinias, ke la rezolucia projekto apelacias al la partio Hezbollah ĉesigi la militan agon kontraŭ Israelo, tamen ĝi samtempe diras, ke Israelo rajtas sin defendi. Trie, la projekto ellaboris serion da kondiĉoj por efektivigi permanentan milithalton kaj atingi longdaŭran planon de politika solvado, inkluzive senarmigon de ĉiuj milicianojn en Libano kaj garnizonigon de plurlanda trupo en Libano. La projekto postulas, ke oni destinu la regionon sude de la libana rivero Litani kiel militan bufrozonon, en kiun rajtos iri neniu alia militforto krom la registara armeo de Libano kaj internacia pacprotekta trupo, kaj klopodu starigi la sistemon pri regado de armiloj, malpermesi al eksterlandaj fortoj transporti armilojn al Libano, krom tiuj licencitaj de la libana registaro. Israelo opinias, ke tiu ĉi klaŭzo kongruas kun la milita kaj politika celoj de Israelo. Kvare, la projekto ne faris dispozicion pri la retiro de israelaj armeanoj el la suda regiono de Libano. Rilate al tio Israelo opinias, ke tio fakte implice konsentis la israelan okupacion en la suda regiono de Libano ĝis la garnizono de internacia pacprotekta trupo en tiu ĉi regiono.

Israela oficisto diris, ke la projekto ĝenerale konformas al israelaj interesoj, tamen Israelo ankoraŭ konservas sian starpunkton rilate al iuj klaŭzoj, ekzemple tiu pri determino de libana internacia landlimo en la disputataj regionoj, inkluzive de la farmejo Shebaa.

Israelaj amaskomunikiloj opinias, ke la israela registaro private bonvenigas tiun ĉi projekton, tamen ĝi ne rapide montris sian starpunkton pro tio, ke unue, la projekto estas ankoraŭ traktata; due, tro frua montro de bonvenigo al la projekto eble influos sintenon de membroj de la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj; krome, same kiel la israela justicministro Haim Ramon diris, la projekto favoras Israelon, tamen israela milita celo ankoraŭ ne realiĝis, pro tio Israelo kontinue batos la partion Hezbollah.