• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-09 14:38:37    
Utila edifo el ŝanĝiĝo de Hashimoto Ryutaro pri vizito al Templo Yasukuni

cri
Posttagmeze de la 8-a de aŭgusto en Tokio, funebro de japana eksa ĉefministro Hashimoto Ryutaro estis selene okazigita. En 1996, kiel ĉefministro, li fari viziton al templo Yasukuni kun lignaj steleetoj de japanaj A-klasaj militkrimuloj. Tio vekis grandan ondon en kaj ekster Japanio. Poste, li deklaris forlasi viziton al templo Yasukuni por ĝenerala situacio. En la pastinta jaro, li kun aliaj 7 eksaj ĉefministroj kune kritikis, ke Koizumi Junichiro plue faras viziton al templo Yasukuni. Ŝanĝiĝo de Hashimoto Ryutaro pri vizito al Templo Yasukuni restigis al ni profundan edifon.

Hashimoto Ryutaro devenis de politikista familio. Antaŭ ĉefministriĝo, li longtempe laboris kiel estro de asocio "Ni ĉiuj faras viziton al Templo Yasukuni" kaj en 1993 li laboris kiel estro de "japana postresta asocio", kiu subtenas la viziton al templo Yasukuni.

Post eliro el la politiko, li koncentris pli da atento en amikeca interfluo inter Japanio kaj Ĉinio. En 1997, vizitante "Rememoran Muzeon pri Evento de la 18-a de Septembro, li skribis "paco estas valora" kaj fariĝis la unua japana ĉefministro, kiu vizitis la muzeon. En marto, farante viziton al Ĉinio kun 7 ĉin-japanaj amikecaj grupoj, li aktive parolis sian ŝanĝiĝon pri vizito al Templo Yasukuni. Li diris, ke lia forlaso de vizito al la templo estas el konsidero de protektado de japanaj interesoj kaj rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio.

Japana Liberal-Demokratia Partio decidis okazigi estran elekton. Sekve de alveno de la elekto, pli kaj pli furioziĝis disputo de japana politiko kaj diversaj socitavoloj pri Templo Yasukuni. Laŭ noto de japana palaca oficejo publikigita en la pasinta monato, Hirohito, la forpasinta japana Mikado, ne ĝojis pri tio, ke Templo Yasukuni kune kultas A-klasajn militkrimulojn kaj decidis ne fari viziton al la templo. Evidenta sinteno de la Mikado pli ardigis koncernan disputon.

Templo Yasukuni kultas 14 A-klasajn militkrimulojn. Japana ĉefministro Koizumi Junichiro 5 fojojn vizitis la templon post enoficiĝo. Tio estas la kialo, ke Japanio kaj la internacia socio de la lasta tempo oponas kontraŭ vizito al Templo Yasukuni. Laŭ la plej nova opini-enketado, 54% de la japana popolo oponas kontraŭ tio, ke Koizumi Junichiro faros viziton al Templo Yasukuni en la 15-a de aŭgusto. Tio alte superas 36%, kiu subtenas lian viziton.

Tamen alfrontante grandan subpremon de la popolo, Koizumi Junichiro ankoraŭ ne ŝanĝis sian obstinan sintenon kaj ankoraŭ aludis viziti la templon ĉirkaŭ la 15-a de aŭgusto. Tia sinteno severe damaĝis senton de la azia popolo. Kvankam Koizumi Junichiro refute deklaris, ke li ne celas viziti A-klasajn militkrimulojn sed celas voti nenian militon. Tamen pli kaj pli da homoj el diversaj socitavoloj de Japanio opinias, ĉar Koizumi Junichiro estas politika gvidanto de la ŝtato, lia vizito de al Templo Yasukuni estas ŝtata agado kaj reflektas sintenon de la japana registaro.

La 8-an de aŭgusto, plejparto de japanaj kabinetaj membroj esprimis ne fari viziton al Templo Yasukuni kaj apelaciis, ke ankaŭ Koizumi Junichiro diskrete agu. Japanaj amaskomunikiloj raportis, ke tio refoje montris diverĝon de la ĉefministro kaj kabinetaj membroj pri la vizito. Kaj ŝanĝiĝo de japana eksa ĉefministro Hashimoto Ryutaro donis al la popolo utilan edifon. Lia ĝusta decido pri la problemo estas utila por protekti ŝtatajn interesojn de Japanio kaj ankaŭ por disvolvi amikecan kunlaboradon inter Japanio kaj aliaj aziaj landoj.