Ĉinio estas multagenta lando, kun la hana kiel la ĉefa pro multego de loĝantoj, tamen ankaŭ kun egaleco. Ni konigis jam yi-naciecan romaniston Li Qiao (en la 8-a de decembro, 2005) kaj mongol-naciecan Malĉinhu (en la 15-a de la sama monato). Hodiaŭ ni konigu al vi noveliston el la nacieco Hui! Jen Zhang Chengzhi, pekinano (1948-- ). En 1967, diplomite el dependa mezlernejo de Qinghua-universitato, li veturis kun aliaj geknaboj al Interna Mongolio por ĝui edukadon fare de malsuperaj mezkamparanoj kaj malriĉ-kamparanoj kaj hardi sin per fizika laborado. Sume 4 jarojn. Poste li revenis al Pekino kaj vizitis la Pekinan Universitaton por studi historion. Diplomite li gajnis magistrecon. Liaj debutaj verkoj estis poemo "Esti Filo de Popolo" en la mongola lingvo kaj novelo "Kial Rajdisto Prikantas Patrinon", kiu lasta portis al li, en la jaro 1978, premion de Tutlandaj Eminentaj Noveloj. Sekvis dekoj da verkoj, inter kiuj "Areka Futbalo" ĝuigis al la aŭtoro premion de la 1-a Tutlanda Literatura Verkado de Naciminoritatoj kaj literaturan premion de "Oktobro". Poste li gajnis premiojn per "Norda Rivero" kaj "Nigra Stalono", la ĉefa enhavo de kiu lasta jenas:
Sur vasta stepo, solece iras nigra alta stalono, dorse portante sian mastron kiu, kuntirinte la brovojn, rememoras paseojn, sopiras al la familianoj, remaĉas penigan vivon kaj indiferente toleras rimorson kaj traŭmaton.
Ĝia mastro, nomata Bayn Borig, perdis la patrinon en sia infaneco kaj tial lia patro portis lin al blankahara oldulino havanta jam saĝan kaj spritan knabinon nomatan Somya. Printempe de iu jaro, ĉevalino mortis pro frosto apenaŭ ellasinte idon. Jen la nigra stalono!
Kiam ili atingis la aĝon de 17 jaroj, la blankahara oldulino diris al la knabo kaj knabino, ke ili geedziĝu en jurto. Tamen Borig volis antaŭ ĉio fariĝi veterinaro, ne nur por la nigra stalono, sed ankaŭ por ĉiuj ĉevaloj kaj brutoj en la paŝtejo. Somya konsentis atendi lin. Kuŝante en la jurto, ambaŭ revis pri dolĉa kaj brila estonteco.
Sed li foriris por 9 jaroj – li vizitis ankaŭ Paŝtologian kaj Agronomian Instituton de Interna Mongolio. Kunportante feliĉigan informon pri sia granda sukceso kaj brila atingo, li revenis. Tamen vidiĝis nek la jurto en kiu li dolĉe babilis kun sia fianĉino, nek la blankahara oldulino kiu vivtene kreskigis lin kaj la amatinon, nek la tagnokte sopiratan Somya. Li prunte prenis ĉevalon el komunumo, por serĉi ilin. Subite li rimarkis, ke ĝi estas ĝuste la nigra stalono.
Sur la vasta stepo, li rajde iris de loko al loko… Fine li trovis ŝin kiu, loĝante ĉe lago, en argila kabano, havas jam ne nur edzon, sed ankaŭ 4 nazmukemajn infanojn! Post 5 tagoj li adiaŭis ŝian familion kaj leviĝis sur la nigran stalonon.
Sur la vasta stepo, solece sin trenas la nigra stalono, dorse portante sian malnovan mastron kiu, kuntirinte la brovojn, murmuras, "Ho, adiaŭ, mia Somya! Mi forportos nian amon al nova vivo. Ho, kara, niaj posteuloj povu esti multe pli feliĉaj…"
|