• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-10 10:01:52    
"La Amikeco" por amikeco

cri
Sur interreto troviĝas multe da E-retpaĝoj. Hodiaŭ ni konigos al vi Esperanto-retpaĝo "La Amikeco", kiu laŭnome estas por amikeco inter diverslandaj esperantistoj. Nun estas nia intervjuo al Nigra Okulo, unu el respondeculoj de la retejo "La Amikeco".
Lina: Nigra Okulo, bonvole venu al nia programero "Esperanto en Marŝo".
NO: Jes.
Lina: Mi aŭdis, ke vi estas unu el la respondeculoj de la retejo "La Amikeco", ĉu?
NO: Jes.
Lina: Do, kiam ĝi establiĝis?
NO: Ĉe fino de la jaro 2003, okazis Esperanto-renkontiĝo de junaj esperantistoj el Japanio, Korea Respubliko kaj Vjetnamio. Ĉe iu bankedo, naskiĝis ideo lanĉi la komunan retgazeton La Amikeco.
Lina: Kiu havis la ideon de la komenco?
NO: La ideo lanĉi la retgazeton La Amikeco naskiĝis en cerbo de Nubo, eksprezidanto de la Korea Esperanta Junularo.
Lina: Kiu establis ĝin? Ĉu vi povas iomete konigi al ni pri tiuj respondeculoj?
NO: La Amikeco estis establita de la aktivaj junaj esperantistoj de Japanio, Korea Respubliko kaj Vjetnamio.
Lina: Kio estas detala adreso de la retejo?
NO: detala adreso de la retgazeto La Amikeco estas: www.la-amikeco.net
Lina: Kian enhavon "La Amikeco" havas? Kaj kio estas  ĝia stilo
NO: En ĉiu numero de La Amikeco ni aperigas artikolojn pri diversaj temoj, ekz. pri socio, junularo, kulturo, Esperanto-movado, ktp. Krome, ni ankaŭ havas rubrikojn fiksitajn, kiel Novan Vizaĝon kaj Recepton.
Lina: Ĉu vi scias, ke ankaŭ mi de tempo al tempo la retejon vizitas. Kaj ene, mi trovis, estas 2 interesaj rubrikoj "Nova
vizaĝo" kaj "Recepto". Ĉu vi povas detale konigi ilin?
NO: Jes. La retgazeto La Amikeco celas interesi kaj amuzi la legantojn, kaj ĉefe la junajn legantojn. La junaj esperantistoj ŝatas konatiĝi kun aliaj junaj esperantistoj. Tial ni donas ŝancon al la junuloj prezenti sin kaj koni aliajn. Do, ni liveras tian ŝancon. Krome, la junuloj ofte mallertas je kuirado, ĉu ne? Ni do intencas konigi la simplajn kuirmanierojn de diversaj landoj al la junuloj. Baza normo de recepto estas tio, ke ili devas esti tiel simplaj kaj facile lerneblaj, ke eĉ tiuj, kiuj neniam kuiris, povu tuj posedi la procedon. Kaj la receptoj el diversaj landoj liveras ian ŝancon al legantoj iamaniere gustumi la ekzotajn manĝaĵojn per interesa maniero. Post kiam la recepto aperis en La Amikeco, ni ricevis mesaĝojn senditajn de kelkaj legantoj, kiuj jam kuiris laŭ la receptoj aŭ en sia hejmo aŭ en Esperanto-kurso. Tio estas tre ĝojinda.
Lina: Ĉu la retejo bone funkcias post la establiĝo? Kiom da anoj la retejo jam havas? De kiuj landoj ili ĉefe devenas?
NO: Jes. Ĝi funkcias tre bone. Kaj al funkciigo de la retejo sinjoro Nubo el Korea Respubliko sin dediĉas tre multe. Li respondecas pri desegnado de la paĝo, enpaĝigo de artikoloj, sendado de la gazeto en interreto kaj multaj aliaj taskoj. Krome, multaj aliaj anoj el Japanio, Korea Respubliko, Vjetnamio, Francio kaj aliaj landoj ofte kontribuas artikolojn al ni.
Lina: Se oni interesiĝas pri la retpaĝo kaj volas aliĝi al ĝi, do kiel li aŭ ŝi devas fari?
NO: Do, mi esperas, ke multaj esperantistoj kontribuos artikolojn kaj ideojn al ni. Ĉiunumere ni havas apartan temon pri enhavo de la retgazeto La Amikeco. Ni do ŝatas varbi artikolojn je tiu temo. Vi povas sendi mesaĝon al ni laŭ adreso aperanta en retpaĝo de La Amikeco. Krome, ankaŭ multaj legantoj de La Amikeco atentigis nin pri la eraroj aŭ gramatikaj aŭ tajpaj en tekstoj en nia paĝo. Ni tre dankas al ili, ĉar tio tre helpas por pliperfektigi nian retgazeton.
Lina: Koran dankon, Nigra Okulo! Je la fino de nia programero, kion vi volas diri al niaj aŭskultantoj?
NO: Mi esperas, ke La Amikeco ludos rolon de interkomunikilo de junaj esperantistoj el diversaj landoj. Mi ankaŭ esperas, ke vi povas amuziĝi per ĝi.
Lina: Dankon, Nigra Okulo. Vi havas interesan kaj detalan konigon al ni pri "La Amikeco". Karaj aŭskultantoj, se vi interesiĝas pri "La Amikeco", do vizitu ĝian retejon.
Zhu: La retpaĝo de "La Amikeco" estas www.la-amikeco.net