• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-10 15:53:07    
Kial Hamid Karzai ne intencas refojan enoficiĝon

cri

Laŭ raporto de afganaj amaskomunikiloj, antaŭ nelonge akceptante intervjuon de okcidentaj amaskomunikiloj, la afgana prezidento Hamid Karzai diris, ke li ne intencas konkuri pri la ofico de la sekva prezidento. Oktobre de 2004 Hamid Karzai enoficiĝis kiel afgana prezidento, la unua el demokratia elektado en la afgana historio, per granda supereco. Laŭ la afgana konstitucio, prezidento rajtas servi maksimume en du servdaŭroj, 10 jaroj. Restas 3 jaroj ĝis la venonta elektado, sed lia esprimo tuj vekis atenton de la publiko.

Akceptante intervjuon de la usona gazeto Fortuno, Hamid Karzai diris, ke li ne opinias la reelektiĝon utila, ĉar oni devas cedi la ŝancon al alia. Li esperas krei en sia servdaŭro stabilan cirkonstancon por ŝanĝo de ŝtatestro.

Li konfesis, ke la afgana registaro ankoraŭ alfrontas tre seriozan situacion en pluraj kampoj. Li diris, ke ĝenerale Afganio estas sekura, la registaro regas la tutan landon, tamen la sekureca situacio en iuj sudaj provincoj pluapaŝe malboniĝis pro la releviĝo de postrestantaj armitoj de Taliban en la kuranta jaro. Parolante pri la ekonomia rekonstruado, li diris, ke en la pasintaj jaroj la afgana registaro jam akiris elstaran atingon en reprosperigo de ekonomio kaj plibonigo de vivkondiĉoj de la popolo; en la jaro 2005 la pokapa enspezo atingis 355 usonajn dolarojn, plimulte je ĉirkaŭ 100% kompare kun tiu en la jaro 2004, tamen la imposta enspezo ankoraŭ ne povas garantii ekonomian disvolviĝon; ĝis nun Afganio restas kiel unu el la plej malriĉaj landoj en la mondo, kaj la procento de analfabetoj kaj la mortokvanto de infanoj estas la plej altaj en la mondo.

Hamid Karzai menciis defiojn kiujn Afganio alfrontas en la rekonstruado. Li diris, ke la problemo de korupto en registaraj institucioj estas tre maltrankviliga, ankaŭ prodigemo kaj malŝparo de eksterlandaj helpaj institucioj seriozas; pro tio, ke oni nesufiĉe konsideris malfacilecon de la tasko ekstermini plantadon de papavoj, en Afganio narkotaĵa negoco rilata al papava plantado ankoraŭ okupas trionon de la nacia ekonomio; sed multaj oficistoj de la afgana registaro profitas de la narkotaĵa negoco, kaj iuj lokaj militaristoj havas siajn reprezentantojn en la registaro, tamen la internacia socio ne donis sufiĉan subtenon al la afgana registaro por ekstermi lokajn militaristojn.

Analizistoj opinias, ke ĉi-foja esprimo de Hamid Karzai ne devas esti rigardata kiel oficiala deklaro pri rezigno de la venonta prezidenta elektado, sed siagrade atestas, ke li jam ŝanceliĝis pri plua servo sur la posteno pro serioza situacio, kiun Afganio alfrontas en la rekonstruado.

Malgraŭ la nuna situacio, diversaj helpoj de la internacia socio al Afganio ankoraŭ daŭras. Laŭ la 5-jara plano, elmetita en internacia konferenco pri Afganio, okazinta januare de la kuranta jaro en Londono, la internacia socio promesas liveri al Afganio 2 miliardojn da usonaj dolaroj en la venontaj 3 jaroj. Ankaŭ Unuiĝintaj Nacioj deklaris en la 7-a de aŭgusto, ke ĝi aldonos oficejojn en la provincoj Zabul kaj Kunar por helpi al la afgana registaro stabiligi situacion kaj daŭrigi rekonstruadon.

En la pasintaj du jaroj, oni iom solvis tiujn menciitajn problemojn en iuj kampoj, tamen ne radikale. Fakte tiuj komplikaj problemoj ne povas tuj solviĝi. En longa periodo la rekonstruado kaj nacia repacigo de Afganio ankoraŭ alfrontos seriozan malhelpon. En tiu ĉi situacio Hamid Karzai probable sentis sin nekompetenta, tio eble estas la kialo, ke li ne intencas refojan elektiĝon.