• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-11 16:28:16    
Skrutinio de prezidenteca elektado de Meksikio

cri

En la 10-a de aŭgusto la Federacia Elektada Institucio de Meksikio finis 1-atagan skrutinion de parto de balotiloj de la prezidenteca elektado, okazinta en la 2-a de julio. Analizistoj opinias, ke la skrutinio tuŝas parton de balotiloj, tamen la rezulto eble influos direkton de la politika situacio de Meksikio.

La elektado konkuris tre intense. Laŭ rezulto de oficiala statistiko publikigita la 6-an de julio, Felipe Calderon, kandidato de la Nacia Agada Partio, venkis Andres Manuel Lopez Obrador, kandidaton de la Partio de Demokratia Revolucio, per tre malgranda supereco je 0,58 %. Sed Andres Manuel Lopez Obrador rifuzis agnoski tiun ĉi rezulton pretekste, ke ekzistis fraŭdo en kalkulo de balotiloj, kaj apelaciis al federacia elektada juĝejo postulante tutampleksan skrutinion. En la 5-a de aŭgusto la juĝejo refuzis lian postulon pri tutampleksa skrutinio, kaj decidis skrutinio nur al balotejoj en iuj disputataj ŝtataj.

La skrutinio komenciĝis en la 9-a de aŭgusto kaj daŭros en 5 tagoj. Fininte la 1-atagan skrutinion, la Federacia Elektada Institucio de Meksikio publikigis neniun koncernan rezulton. Sed Ricardo Monreal, reprezentanto de la Maldekstra Koalicio konsistanta el tri partioj, diris al amaskomunikiloj, ke en la unua tago de la skrutinio oni trovis urnojn senpermese malsigelitajn en kelkdek elektejoj. Vespere de la 9-a de aŭgusto, sur Konstitucia Placo, troviĝanta en la centro de la ĉefurbo Meksiko, Andres Manuel Lopez Obrador refoje emfazis al liaj partizanoj, ke li rifuzas partan skrutinion, sed persistas postuli la tutampleksan.

La partizanoj kontinue manifestacias en la ĉefurbo Meksiko. Ili blokis trafikon, borson kaj kelkajn bankojn troviĝantajn en la urba centro. Rezulte de tio la ĉefurbo troviĝas en malordo. Guadalupe Acosta, proparolanto de la Maldekstra Koalicio, diris, ke manifestacio disvastiĝos al la tuta lando en la venontaj kelkaj tagoj ĝis efektiviĝo de tutampleksa skrutinio. Dum la Nacia Agada Partio apelaciis al Andres Manuel Lopez Obrador akcepti la elektadan rezulton. German Martinez, proparolanto de tiu ĉi partio, diris, ke laŭ skrutinio en la 1-a tago, rezultoj de almenaŭ 80% de balotejoj ekzamenitaj tute kongruas kun la antaŭaj. Li emfazis, ke fakto atestas, ke ekzistas neniu fraŭdo en la balotado. En la 10-a de aŭgusto Felipe Calderon esprimis kontenton pri la skrutinio en la 1-a tago. Li diris, ke la skrutinio refoje atestos lian venkon.

La Federacia Elektada Institucio de Meksikio publikigos rezulton de la skrutinio en la 14-a de aŭgusto. Kaj la Federacia Elektada Juĝejo solvos disputon koncernan al la elektado laŭ la skrutinia rezulto antaŭ la 31-a de aŭgusto kaj proklamos la definitan rezulton de la prezidenteca elektado.