• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-14 17:10:31    
Armistico inter Libano kaj Israelo ankoraŭ estas dubinda

cri

Libano kaj Israelo unu post la alia decidis akcepti la rezolucion n-ro 1701 de la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj pri la konflikto inter Libano kaj Israelo. Post tio ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj Kofi Annan proklamis, ke la armistico inter la du konfliktantaj flankoj oficiale validiĝu je la 5-a horo de la 14-a de aŭgusto laŭ la grenviĉa tempo. Finfine aperis turniĝo de la konfliktado inter Libano kaj Israelo daŭranta unu monaton. Ĉu la du konfliktantaj flankoj Israelo kaj la libana Hezbollah vere plenumos sian promeson kaj serioze praktikos koncernan rezolucion de la Sekureca Konsilio? Tio ankoraŭ estas dubinda.

Unue, post kiam la Sekureca Konsilio pasigis la rezolucion en la 11-a de aŭgusto, la israela armeo kaj libana Hezbollah ankoraŭ furioze batalis en la suda parto de Libano kaj la du flankoj ankoraŭ ne montris sian sincerecon por realigi armisticon. La israela armeo ankoraŭ prenis grandskalan surteran militan agadon en la suda parto de Libano kaj ĉirkaŭ 30 mil israelaj soldatoj eniris la sudan parton de Libano. Posttagmeze de la 13-a de aŭgusto, la israela armeo refoje faris aeratakon kontraŭ la suda ĉirkaŭurbo de Bejruto, ĉefurbo de Libano. En la 12-a de aŭgusto, 24 israelaj soldatoj mortis. En la 13-a de aŭgusto, la armita forto de la libana Hezbollah pafis sume 250 raketojn en la teritorion de Israelo.

Due, la rezolucio de la Sekureca Konsilio ne tute kontentigis la kondiĉojn de la du konfliktantaj flankoj por realigi armisticon. Ambaŭ Israelo kaj la libana Hezbollah ne facile forlasos sian strategian celon. Post la eksplodo de la konflikto inter Libano kaj Israelo, Israelo grandamezure invadis la teritorion de Libano, celante tute detrui la armitan forton de la libana Hezbollah kaj nuligi la sekurecan minacon en la norda landlima regiono. La strategia celo de Libano estas fini la israelan okupadon de libana teritorio. Tamen la rezolucio n-ro 1701 de la Sekureca Konsilio nur postulas, ke Israelo laŭperiode retiru sian armeon el la suda parto de Libano, kaj tio evidente multe distancas al la strategia postulo de la libana Hezbollah.

Trie, la sinteno de la du konfliktantaj flankoj Libano kaj Israelo ankoraŭ estas ege necedema. La 13-an de aŭgusto en sia kabineta kunveno pri sekurecaj aferoj, Israelo konsentis akcepti la rezolucion n-ro 1701 de la Sekureca Konsilio, tamen samtempe ĝenerala stabestro de la israela nacidefenda armeo Dan Halutz eksplicite esprimis, ke de la 14-a de aŭgusto la israela armeo nur praktikos "armisticon de milita atakado", sed konservos la "rajton por memdefendo". Se la israela armeo estos atakata de la armita forto de Hezbollah, ĝi daŭre elvolvos militan atakadon. Ankaŭ Sheik Hassan Nasrallah, ĝenerala sekretario de la libana Hezbollah, faris televidan parolon kelkajn horojn post kiam la speciala kabineta kunveno de la libana registaro konsentis akcepti la rezolucion n-ro 1701 de la Sekureca Konsilio en la 12-a de aŭgusto, ke se Israelo daŭre okupas Libanon, la Hezbollah daŭre batalos.