• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-16 16:15:04    
Usono havas profundan konsideron ĉesigi liban-israelan konflikton

cri
La 14-an de aŭgusto en liban-israela konflikto realiĝis armistico post pli ol unu monato. Israelo decidis akcepti koncernan rezolucion de UN kaj ĉesigi militan agadon kontraŭ Libano. Interalie Usono ludis ŝlosilan rolon. Analizisto montris, ke tio estas el multaj konsideroj, ke Usono ĉesigis la liban-israelan konflikton.

Komence de la liban-israela konflikto, Usono kelkfoje rifuzis apelacion de la internacia socio kaj alprenis senbridigan sintenon al milita agado de Israelo. Usona ŝtata sekretario Condoleezza Rice iam esprimis, ke ankoraŭ ne maturiĝis ŝanco de armistico kaj armistico sen longdaŭreco estas sensignifa. La publiko opinias, ke la vera celo de senbridigo de Usono al milita agado de Israelo kuŝas en tio, ke oni batu Hezbollah per la mano de Israelo, timigu Iranon kaj Sirion, ŝanĝu internan politikan situacion de Libano, subtenu okcident-inklinan forton de Libano kaj listigu Libanon en grandan mezorientan demokratian planon. Tamen, sekve de progreso de milito, Usono iom post iom perdis fidon kaj eĉ estis en malespero al politika decido kaj komando de israelaj armeaj kaj politikaj gvidantoj. Usona altranga oficisto malkaŝis sian opinion, ke milita strategia celo de Israelo estas neklara kaj milita taktiko estas malorda. Israelo ne nur ne serioze vundis Hezbollah, sed ankaŭ kaŭzis morton de granda nombro de civiluloj. Tio damaĝis ankaŭ la internacian figuron de Usono. Se la konflikto daŭros, ne nur Israelo profunde falos en militan abismon, sed ankaŭ ŝtataj interesoj kaj totola strategio de Usono estos damaĝitaj. En tia situacio, tio estas el subaj konsideroj, ke Usono ĉesigis la liban-israelan konflikton.

Unue, komence de la liban-israela konflikto, usona prezidento Bush difinis ruĝan linion por Israelo, nome, ke la milita agado de Israelo ne malfortigu la libanan registaron. Tamen Usono sekve rimarkis, ke la milita agado de Israelo ne nur ne milite frakasis Hezbollah, sed ankaŭ pliigis subtenan proporcion de opiniosondado de Hezbollah, tiele pozicio de la libana registaro estis malfortigita.

Due, tio vekis malkontenton de eŭropaj landoj precipe de Francio, ke Usono ĉiam partias al Israelo sur la problemo de la liban-israela konflikto. La 9-an de aŭgusto, franca prezidento Jacques Chirac forte kritikis "negativan sintenon" de Usono pri la konflikto kaj eĉ minacis Usonon, dirante, ke se Francio kaj Usono ne povas atingi unuecon pri rezolucia projekto de UN, Francio sole transdonos al Sekureca Konsilio de UN alian novan projekton pro tio, ke Francio havas tradiciajn interesojn kaj influon en Libano. Tial, se Usono volas solvi la libanan problemon, ĝi bezonas kunlaboron de Francio. Krome, Usono bezonas ankaŭ akordajn paŝojn de eŭropaj landoj pri la irana kaj iraka problemoj influantaj mezorientan situacion. Se Usono ofendus eŭropajn landojn por Israleo kaj influus ripariĝantajn rilatojn de Usono kaj Eŭropo, tio ne konformus al interesoj de Usono.

Krome, alvenos ŝlosila tempo de la pli tikla irana nuklea problemo. Laŭ rezolucio n.1696 de UN, Irano devas ĉesigi ĉiujn aktivadojn koncernajn al urani-riĉigo antaŭ la 31-a de aŭgusto. La 15-an de aŭgusto, irana prezidento Mahmoud Ahmadinejad esprimis, ke Irano rifuzos rezolucion n. 1696 de UN, deklarante, ke la irana popolo ne akceptos "minacan lingvon". Analizisto montris, ke komenciĝis la nova rivalado inter Usono kaj Irano. Tial, Usono urĝe bezonas forigi sin el Libano kaj koncentri atenton en traktado al Irano