• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-16 17:02:54    
Postmilita rekonstruado de Libano alfrontos grandegajn malfacilojn

cri

Post la eksplodo de la konflikto inter Israelo kaj la libana Hezbollah antaŭ pli ol 30 tagoj, Libano multe suferis kaj nun oni jam metis la postmilitan rekonstruadon en la tagordon. Tamen juĝate de laŭ nuna cirkonstanco, la rekonstruada laboro alfrontos grandegajn malfacilojn.

Unue, dum la konfliktado la israela armeo faris grandskalan aeran atakadon kontraŭ Libano, detruinte ŝoseojn, pontojn kaj la ununuran internacian aerodromon de Libano kaj kaŭzinte seriozan damaĝon al ĉirkaŭ triono de la civilaj fundamentaj instalaĵoj, komercejoj kaj loĝdomoj. Laŭ kalkulo, la rekta ekonomia perdo de Libano kaŭzita de la aera atakado fare de la israela armeo atingis 3 miliardojn da usonaj dolaroj. Turismo estas kolona industrio por la libana ekonomio, sed la konfliktado inter Israelo kaj Libano kaŭzis ĉi-flanke nerektan ekonomian perdon al Libano je 2 miliardoj da usonaj dolaroj. Do en sia postmilita ekonomia rekonstruado, Libano devas fari grandegan investon por la riparado kaj rekonstruado de civilaj fundamentaj instalaĵoj kaj civilaj konstruoj.

Due, la instalaĵoj de la komerca kaj turisma industrioj estis grandskale detruitaj, kaj tio altigis senlaborecan proporcion. Laŭ raporto, nun en Libano la senlaboreca proporcio jam atingis 20%. La grandskala aera atakado de la israela armeo kontraŭ Libano kaŭzis, ke 900 mil libanaj civitanoj estas senhejmaj, la nombro okupas kvaronon de la tutlanda loĝantaro.

Trie, la konflikto inter Libano kaj Israelo kaj la grandskala aera atakado de la israela armeo kontraŭ Libano pli malbonigis la financan staton de la libana registaro. Antaŭ la konflikto inter Libano kaj Israelo, la publika ŝuldo de Libano jam superis 38 miliardojn da usonaj dolaroj, okupante 170% de la totala nacia produktovaloro. Dum la konflikto inter Libano kaj Israelo, la libana registaro devis investi miliardon da usonaj dolaroj por teni la stabilecon de la enlanda financa merkato.

Kvare, kvankam Saudi-Arabio kaj Kuvajtio jam promesis liveri financan helpon respektive valoran je 500 milionoj kaj 300 milionoj da usonaj dolaroj por la postmilita rekonstruado de la libana registaro. Tamen tiu ĉi sumo estas nur glaso da akvo kontraŭ ĉaro da brulantaj branĉoj.

Krome, la armistico inter Libano kaj Israelo ankoraŭ estas dubinda. La 13-an de aŭgusto en sia kabineta kunveno pri sekurecaj aferoj, Israelo konsentis akcepti la rezolucion n-ro 1701 de la Sekureca Konsilio, tamen samtempe ĝenerala stabestro de la israela nacidefenda armeo Dan Halutz eksplicite esprimis, ke de la 14-a de aŭgusto la israela armeo nur praktikos "armisticon de milita atakado", sed konservos la "rajton por memdefendo". Se la israela armeo estos atakata de la armita forto de Hezbollah, ĝi daŭre elvolvos militan atakadon. Ankaŭ Sheik Hassan Nasrallah, ĝenerala sekretario de la libana Hezbollah, faris televidan parolon kelkajn horojn post kiam la speciala kabineta kunveno de la libana registaro konsentis akcepti la rezolucion n-ro 1701 de la Sekureca Konsilio en la 12-a de aŭgusto, ke se Israelo daŭre okupas Libanon, la libana Hezbollah daŭre batalos.