• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-17 17:02:19    
Kial militaj rimedoj ne povas ebenigi perfortan konflikton en Irako?

cri

La 16-an de aŭgusto en la urbcentro de Bagdado, okazis 5 aŭtobombaj eksplodigaj eventoj, kiuj kaŭzis morton de 22 personoj kaj vundiĝon de pli ol 100. Analizistoj opinias, ke tio markas, ke la militaj rimedoj lastatempe prenitaj de la nova registaro de Irako kaj la usona armeo garnizonanta en Irako, inkluzive de sendo de dekmil soldatoj al Bagdado, ne havas multan efikon kaj la sekureca situacio en Bagdado ankoraŭ estas rigora.

En la 22-a de februaro, la moskeo Ali al-Hadi, sanktejo de la ŝijaismaj moslemoj norde de Bagdado, estis bombita kaj post tio la konfliktoj inter la ŝijaismaj kaj sunaismaj moslemoj interne de Irako serioziĝis. Post la fondiĝo de la nova registaro de Irako, en la meza tagdeko de junio Usono kaj Irako komune disvolvis grandskalan sekurigan agadon nomatan "kune antaŭenpuŝu" en Bagdado. En la 9-a de aŭgusto, la agado "kune antaŭenpuŝu" eniris la duan periodon. La usona armeo garnizonanta en Irako kaj la iraka instanco kolektis 12 mil soldatojn en la tuta lando kaj sendis ilin al Bagdado.

La usona armeo garnizonanta en Irako kaj la iraka instanco senĉese plifortigas siajn sekurigajn rimedojn, tamen la sekureca situacio en Bagdado kaj en la tuta teritorio de Irako ankoraŭ estas maltrankviliga. En la 15-a de aŭgusto, iraka vicministro pri sano s-ro Adel Muhsin diris, ke en julio ĉirkaŭ 1 500 homoj mortis en la bagdada regiono, plejparto el ili mortis pro la konflikto inter la ŝijaismaj kaj sunaismaj moslemoj, kaj en la tuta lando, preskaŭ 3 500 homoj mortis. Tio kreis rekordon per la monata nombro de mortintoj ekde la eksplodo de la iraka milito en 2003.

Iuj okcidentaj amaskomunikiloj opinias, ke la pli kaj pli furioziĝanta konfliktado inter diversaj religiaj sektoj en Irako estas pro tio, ke ĉiuj sektoj havas propran armitan forton kaj tiuj armitaj fortoj havas malsamajn naciecan, religian kaj politikan fonojn. Ekzemple, la kurda milicia organizo "Peshmerga", la Brigado Badr gvidata de la Supera Konsilio por la Islama Revolucio en Irako, la plej granda partio de la ŝijaismaj moslemoj, la Mehdi-armeo gvidata de Moqtada al-Sadr de la radikala ŝijaismo, kaj tiel plu. Tiuj armitaj fortoj havas diversajn kontaktojn kun kelkaj partioj kaj grupoj en la registaro kaj en la parlamento. La nova registaro de Irako gvidata de ĉefministro Nuri al-Maliki iam promesis nuligi kurdan kaj ŝijaisman miliciajn fortojn, sed la celo ankoraŭ ne estis realigita.

Analizistoj montris, ke la senĉese malboniĝanta sekureca situacio serioze minacas la stabilecon de la politika situacio de Irako kaj la unuecon de la ŝtato.