• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-17 17:32:13    
Individua noto pri la 54-a Jarkongreso de Esperanto-Ligo por Norda Ameriko

cri
La suba artikolo estas el usona esperantisto Enrike Ellemberg pri la 54-a Jarkongreso de Esperanto-Ligo por Norda Ameriko de la 21-a ĝis 24-a de julio, 2006.

Antaŭ nelonge mi revenis de mia ferio. Ĝi komencis per la jarkongreso, kiu ĉijare estis en Novjorka urbo. Mi loĝis en Novjorko urbo ekde 1963 ĝis 1992. Nun mi estis turisto en "mia" urbo.

En la kongreso mi renkontis esperantajn geamikojn de kelkaj partoj de Usono kaj kelkajn el Kanado. Ĝi komencis la vendredon 21an de julio, kaj finis lundon 24an.

Mi vojaĝis kune kun mia neesperantista edzino. Ni loĝis en apartamento de amikinoj de mia edzino, en la strato 70a duon-bloko de la fama "Broadway".

La kongresejo estis universitato nomita "Fashion Institute" (Fashion = modo) Ĝi lokiĝas en la strato 27a, inter Sepa kaj Oka Avenuo, du blokoj de la fama "Broadway". Tio signifas ke en ĉiu mateno kaj ĉiu vespero mi piediris pli ol 43 blokojn de la apartamento ĝis la kongresejo.

La vespera promenado estis post la 22a horo. Sabate kaj dimanĉe, Times Square (la centro de la mondo, laŭ kelkaj) estis plenplena de turistoj. Lunde la kongreso sin finis je la 14a horo, kaj grupo de 10 homoj iris por tagmanĝi en brazilan restoracion en strato 47a. Pro tio la piedirado estis iomete pli frua. Mi ĉiam ĝuis multe piediradi en Novjorko.

La sekvontajn du tagojn mia edzino kaj mi prenis turisman buson, kaj ni turismadis Novjorko-urbon. Ĵaŭde ni luprenis aŭtomobilon, kaj per ĝi ni vizitis mian fraton kaj liajn du edziniĝintajn filinojn. Vendrede ni aŭtovojaĝis de la domo de mia frato en Nova Jersio, 50 km nordokcidente de Times Square, ĝis la domo de la frato de mia edzino, en Long Island, 50 kilometrojn oriente de Times Square. Times Square estas en Broadway kaj 42a strato.

Sabaton ni prenis grandan ŝipon nomitan "Crown Princess" por 9-taga vojaĝo al San Juan, Puerto Riko ... Nia unua vizito estis al la insuleto Grand Turk. Poste, la tagon antaŭan al nia alveno al San Juan, estis ventego proksime al tie, kaj la ŝipo ŝanĝis sian celon, kaj ni vizitis Respublikon Dominikanan, anstataŭ. Ni haltis en urbo nomita "La Romana" kaj de tie ni prenis turisman buseton, kiu promenigis nin al la ĉefurbo Santo Domingo. Tio estis duhora vojaĝo iro kaj aliaj du horoj por reveno. Pro tio ni vizitis Santo Domingo dum apenaŭ pli ol du horoj.

Ni vidis monumentojn al la malkovristo de Ameriko, sinjoro Kristoforo Kolombo (Columbus) kaj la malnovan parton de la urbo. En la sekvanta tago ni vizitis Saint Thomas, karibean insulon, kaj la lasta vizito estis al Bermuda, kiu estas duonvojo de Puerto Riko al Novjorko.

Post la reveno al Novjorko, ni restis pli ol unu tagon tie, kaj hieraŭ matene ni ellitiĝis tre frue por preni aviadilon kiu komencis sian flugon je la 6:40 matene. Post halto en San Diego, ĉe la sudo de Kalifornio, ni prenis duan malgrandan aviadilon por la flugo hejmen. Ni atingis nian domon je la 14a horo en la lasta mardo.