• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-21 16:47:51    
Situacio de armistico inter Libano kaj Israelo ankoraŭ delikata

cri

La 19-an de aŭgusto, la speciala trupo de Israelo profundiĝis en la orientan regionon de Libano kaj faris furiozan batalon kontraŭ la armita forto de la libana Hezbollah. Tio ĵetis ombron al la delikata situacio de la armistico inter Libano kaj Israelo. La 20-an de aŭgusto, farante viziton en Libano, membro de la delegacio de Unuiĝintaj Nacioj pri la problemo de Libano kaj Israelo, speciala sendito de Unuiĝintaj Nacioj pri la mezorienta problemo Terje Roed-Larsen avertis, ke se diversaj koncernaj flankoj ne tenos sinregon, en la proksima estonteco la situacio de Libano kaj Israelo facile glitos al la rando de perdo de regado.

Pri sia milita agado en la 19-a de aŭgusto la israela armeo eksplikis, ke tio estas por malhelpi Hezbollah ricevi armilojn el aliaj landoj, ne celante malobservi la rezolucion 1701 de Unuiĝintaj Nacioj pri fino de la konflikto inter Libano kaj Israelo. Tamen libana ĉefministro Fouad Siniora esprimis, ke ĉi tiu agado de la israela armeo estas "absoluta" malobservo de Israelo al la rezolucio. Libana nacidefenda ministro Elias Murr minacis, ke se Unuiĝintaj Nacioj ne intervenos, Libano ĉesigos dispozicion de registara armeo en la suda parto de Libano.

Analizistoj montris, ke ĉi-foja konflikto inter la israela armeo kaj Hezbollah refoje manifestis la delikatecon de la armistico inter Libano kaj Israelo. En ĉi-foja konfliktado inter Libano kaj Israelo, ĉi lasta ne realigis plurajn siajn militajn celojn, kiel ekzemple, forpeli Hezbollah el la suda parto de Libano kaj elimini raketan minacon de Hezbollah al la norda parto de Israelo. Kvankam en sia rezolucio n-ro 1701 la Sekureca Konsilio fundamente faris respondojn al la maltrankviloj de la israela flanko, ekzemple malfermi bufrozonon en la suda parto de Libano, kie estos garnizonanta la armeo de la libana registaro kaj la provizora trupo de Unuiĝintaj Nacioj, tamen Israelo ankoraŭ dubas pri la absoluta plenumiĝo de la rezolucio. Israelo opinias, ke post la dispozicio de la libana registara armeo en la suda parto de Libano, Hezbollah ankoraŭ aktivados en tiu ĉi regiono. La libana registaro ne permesas al armitoj de Hezbollah publike porti armilojn, tamen ĝi ne deprenos grandkvanton da armiloj de Hezbollah kaŝitaj subtere aŭ en la domoj de civitanoj. Krome, Hezbollah foje kaj refoje deklaris, ke se sur la teritorio de Libano ekzistos eĉ unu israela soldato, ili ne ĉesos batali. Analizistoj montris, ke se inter la du flankoj ne ĉesos konfliktoj, ekzistos la ebleco de refoja milito.

Krome, pri la problemo de dispozicio de la trupo de Unuiĝintaj Nacioj estas pluraj necertaj faktoroj. Laŭ la rezolucio n-ro 1701 de la Sekureca Konsilio, la nombro de la trupo de Unuiĝintaj Nacioj estos pligrandigita de la nunaj 2 mil ĝis 15 mil. Tamen ĝis nun nur Indonezio, Malajzio kaj Bangladeŝo promesis sendi soldatojn.

Analizistoj samtempe rimarkis, ke ambaŭ la israela kaj la libana registaroj, pro siaj respektivaj konsideroj, ne deziras vidi eksplodon de refoja grandskala konflikto.