• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-22 16:39:16    
Kion signifas plej nova esprimo de Ayatollah Ali Khamenei

cri
La 21-an de aŭgusto, irana plej alta gvidanto Ayatollah Ali Khamenei esprimis, ke Irano jam ellaboris planon pri nukle-energia ekspluatado kaj firme plue plenumos la planon. Li diris, ke iuj landoj kun Usono kiel ĉefo havas gardon kontraŭ nukle-teknika disvolvado de Irano, tial kvankam ili scias, ke Irano ne havas intencon disvolvi nukleajn armilojn, tamen ili ankoraŭ donis al Irano grandan subpremon. Komence de julio, Rusio, Usono, Ĉinio, Britio, Francio kaj Germanio elmetis novan projekton pri solvo de la irana nuklea problemo. Irano esprimis fari oficialan respondon al la projekto antaŭ la 22-a de aŭgusto. Fine de julio, Sekureca Konsilio de UN pasigis rezolucion n. 1696, postulante, ke Irano portempe ĉesigu ĉiujn aktivadojn koncernajn al urani-riĉigo kaj postafera traktado antaŭ la 31-a de aŭgusto, kaj apelaciante, ke Irano disvolvu kunlaboradon kun Internacia Atom-Energia Agentejo. Sekve de tio, Irano esprimis, ke Irano ne povas akcepti la rezolucion de Sekureca Konsilio de UN. Oni maltrankviliĝis, ke la forta esprimo de Ayatollah Ali Khamenei disvolvos la iranan nuklean problemon en la direkto al antagonismo.

Fakte la maltrankvilo ne estas senbaza. En la lastaj tagoj, iuj altrangaj oficistoj de Irano sinsekve faris fortan esprimon. La 20-an de aŭgusto, Hamid-Reza Asefi, proparolanto de irana Ministerio pri Eksteraj Aferoj, diris, ke Irano ne planas ĉesigi urani-riĉigon kaj nuntempe ne troviĝas horaro pri ĉesigo de urani-riĉigo. Li opiniis, ke mankas al la rezolucio n. 1696 de Sekureca Konsilio de UN leĝa bazo, tial ĝi estas neakceptebla por Irano. Post unu tago, Mohammad Sa'eedi, vicprezidanto de irana Ŝtata Atom-Energia Agentejo, esprimis, ke sekve de teknika progreso de Irano, estas neeble, ke Irano nuntempe ĉesigu urani-riĉigon. Krome, en la 19-a de aŭgusto, la irana armeo komencis tutlandan militan manovradon. Tio evidente vidigis al okcidentaj landoj, ke Irano ne subiĝos al ilia subpremo ĉar ĝi havas kapablon kontraŭbati ian ajn invadon.

Tamen la publiko rimarkis, ke Irano ne tute fermis la pordon de intertraktado. Anonima altranga oficisto de Irano malkaŝis, ke Irano transdonos al EU paperan "kompletan respondon" antaŭ la 22-a de aŭgusto. Hamid-Reza Asefi, proparolanto de irana Ministerio pri Eksteraj Aferoj, konigis, ke la respondo de Irano estos plurflanka pro tio, ke la "seslanda projekto" temas pri multaj problemoj. Eŭropaj amaskomunikiloj divenis, ke la respondo de Irano en la 22-a de aŭgusto estos nek kompleta akcepto nek kompleta rifuzo. Ĝi probable dividos la projekton en kelkajn partojn, ekzemple akceptotan, rifuzotan kaj plue intertraktotan. Alidire, Irano ne ĉesigos urani-riĉigon laŭ postuloj de la "seslanda projekto" kaj rezolucio n.1696 de Sekureca Konsilio de UN, tamen Irano volas plue fari intertraktadon kun EU surbaze de la seslanda projekto.

La nuna problemo estas tio, ĉu la okcidentaj landoj povas ĝin akcepti, se la respondo de irano en la 22-a de aŭgusto vere estos tia, kiel supozita de eŭropaj amaskomunikiloj. La publiko opinias, ke eble troviĝos interkonsiliĝa spaco kun EU-landoj, tamen sinteno de Usono estos ege forta. La 19-an de aŭgusto, Nicholas Burns, ŝtata vicsekretario de Usono, avertis, ke se Irano ne ĉesigos ĉiujn aktivadojn koncernajn al urani-riĉigo laŭ postulo de Sekureca Konsilio de UN, Usono serĉos punon kontraŭ Irano. Tamen, se Usono alprenos pluan agadon kontraŭ Irano inkluzive de puno, la irana flanko probable faros furiozan antagonisman agadon inkluzive de eliĝo el "Konvencio pri Nedisvastigo de Nukleaj Armiloj". Tio certe pluapaŝe seriozigos rivaladon de Usono kaj Irano pri la irana nuklea problemo. Tamen tion ne plejparto de landoj en la tuta mondo volas vidi, ĉar tiam sensenca tumulto regus en la mondo kaj neniu tute gajnus ion.