• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-23 18:25:49    
Pariza metroo kun densa arta nuanco

cri

Parfumo, moda fasono kaj vino de Francio famas tra la tuta mondo kaj la entreprenoj pri tiuj tri aferoj ja estas la tri brilaj industrioj de Francio kaj estas fierindaj por francoj. Tamen enketado al eksterlandaj vojaĝantoj montras, ke la vojaĝantojn al la franca ĉefurbo Parizo plej profunde impresas ja la pariza metroo. Fakte, parizanoj ofte fieras pro sia moderna metroo. Post jarcenta evoluado, la pariza metroo ja meritas titoliĝi kiel la monde unuaklasa metroo ĉu laŭ la kovrado kaj administra nivelo aŭ laŭ la funkcia efiko, sed la plej gravaj karakterizoj estas la "oportuneco" kaj "arta nuanco".

"Ĉie-atingebla"

Parolante pri la pariza metroo, vojaĝinto plej ofte uzas la vorton "oportuneco". Tio ja estas neniom troiga, ĉar la kvartaloj kaj antaŭurboj estas senescepte atingeblaj per metroo.

Laŭ ciferoj publikigitaj de la franca ŝtata fervoja kompanio, en la jaro 2005, la pariza metroo longis je 210 kilometroj kun 297 stacioj kaj 6 milionoj da pasaĝerfojoj tage. Oni tiel priskribas la oportunecon de la pariza metroo, ke ie ajn en la kvartaloj oni certe povas trovi metroan stacion interne de 500 metroj. Vi, ie ajn en Parizo povas atingi iun ajn lokon de Parizo dum 30 ĝis 60 minutoj.

La tiel vasta atingopovo de la pariza metroo intime rilatas al la projektado. La pariza metroo dividiĝas en du specojn, la unua estas kvartala metroo kun 14 linioj, la alia, rapida metroo, kies haltejoj estas malmultaj en la kvartaloj, tamen multaj en antaŭurboj. La du linioj interkruciĝas en funkciado kaj kovras plene la kvartalojn kaj periferiajn lokojn. Ne estas strange, ke parizanoj ofte diras kun fiereco: neniu loko estas ne atingebla per la pariza metroo.

Troveblas senpaga metroa mapeto en diversaj grandaj metroaj stacioj de Parizo. Pro tia mapeto ne estas problemo atingi ien ajn de Parizo. La markoj sur la mapeto estas tre klaraj. Vojaĝantoj nefranclingvaj povas tre facile koni la simbolojn de la metroo kaj per la mapeto povas glate viziti ĉiujn vidindejojn de Parizo.

Pro relative ŝtopata surtera trafiko, metroo jam estas grava ĉenero por parizanoj en ilia vivmaniero "laboro – dormo – metroo". Loĝantoj en Parizo scias, ke memstirado estas ege neoportuna ol metroo. En Parizo multas unudirektaj vojoj kaj pro tio la rekta distanco pli longiĝas; cetere, la stratoj estas mallarĝaj, parkado multekosta kaj prezo de benzino pli kaj pli leviĝanta, multe da parizanoj elektas metroon por sia vojaĝo. Laŭ enketado, de gravaj registaraj oficistoj ĝis ordinaruloj veturas per metroo al laboro kaj en vojaĝo.

Fenestro de kulturo kaj arto

La historio de la pariza metroo longedaŭras de la komenco de la lasta jarcento. En tiama Parizo, la urbanoj rapide multiĝis, konstruaĵoj interpuŝiĝis kaj la stratoj pli kaj pli mallarĝiĝis. Por doni oportunecon al la urbanoj, la franca registaro ordonis oktobre 1898 konstrui la unuan linion de pariza metroo kaj la 19-an de julio 1990 oficiale ekfunkciis la linio, ĝuste kiam okazis la someraj Olimpikoj de 1990. En la sekva jarcento, la pariza metroo, kiel ĉefa trafikilo de Parizo, vigle disvolviĝis.

Krom oportuneco, ankaŭ la pariza metroa kulturo altiras al si multe da vojaĝantoj. Ĉiu metroa stacio de Parizo distingiĝas en projektado kaj kun malsama dekoraciado kaj tiel estas fenestro por montri la kulturon kaj arton de Francio. Ekzemple, la muro de la stacio Bastilo estas plenplena de gluitaj bildoj pri konkero de la Bastilo, kaj pro tio altiras al si aprecantojn; en la stacio Luvro ekspoziciiĝas multe da kulturaj relikvoj kaj la stacio rekte ligiĝas kun la piramido ĉe la enirejo de la Luvro, la projektado ja estas originala; en la stacio apud la muzeo Rodino, staras skulptaĵoj pri la majstra verkisto Balzac kaj "Pensanto" de Rodino. Krome, en metroaj stacioj vidiĝas buntaj artaj afiŝoj kaj reklamoj pri ekspozico, koncerto, prelegado kaj aliaj. Veturante en la metroo, oni ĉiam povas percepti la densan artan nuancon de la kultura urbo Parizo.