• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-25 08:26:16    
Dong Baogang: Anima Kvitanco

CRI

Mia amiko Li estas amatoro de literaturo.

En la pasintaj jaroj li skribis multe da artikoloj kaj poŝte dissendis ilin, tamen neniu el liaj verkoj estis publikigita. Li sentadis kaj admiron kaj envion vidinte en ĉiu fojo, ke oni aperigis jam artikolojn de liaj amikoj aǔ de konatoj.

Por sperti plezuron el publikigo de verko, ankaǔ por trovi vantan gloriĝon, li komencis praktiki planon, ege eraran. Li faris elektadon, legante diversajn artikolojn aperigitajn en ĵurnaloj kaj gazetoj. Fine lia rigardo haltis sur iu peco en iu periodaĵo. Li zorge faris ian ŝanĝon al tiu artikolo, atente kopiis sian "manuskripton", subskribis sian nomon kaj sendis la "grandan verkon".

Post pli ol 2 monatoj, li ricevis revuon kiu ankoraǔ elspiris inkan odoron, freŝan kaj agrablan al li. Fine! Senprecedente ĝoja, li tamen subsentis ioman panikon. Ne longe poste, kion li forte timis, tio al li glimis! Lin trafis longa letero en kiu aǔtoro de tiu artikolo faris severan kritikon al li, montrante senmoralecon kaj venenecon de plagiato. El la letero Li sciis, ke tiu estas tre fama verkisto.

Post plurfoja meditado Li skribis respondan leteron. Li ne nur konfesis sian plagiatan agaĉon, sed ankaǔ rakontis ĉion pri si. Fine li petis pardonon.

Li ricevis akurate la 2-an leteron de la verkisto kiu diris, ke li povas esti indulgata, tamen li devas doni koston pro sia plagiato, li do sendu kompense 500 juanojn, alie lia agaĉo estos diskonigata.

Mia amiko falis en dilemon. Fine li decidis sendi la sumon al tiu fama verkisto, ankoraǔ sentante kaj penton kaj domaĝon.

Tagoj pasis kviete, sen vento kaj ondo. En iu el tiaj tagoj, leterportisto subite aperis antaǔ Li kaj prezentis al li mandaton. Akceptinte la mandaton, Li legis: 500 juanoj, resenditaj de la sama verkisto, kiu skribis flanke de la papero: "Mi redonas al vi la sumon. Estas jam sufiĉe, ke mi konservu sole la kvitancon. Mi sincere esperas, ke vi estu vere diligenta!" Fulmo kaj tondro! Eknebulis la okuloj de Li pro larmoj. Li alnajliĝis tie, forgesante la poŝtoficiston kiu gapis pro nekompreno.

De tiam, en ĉiu tago, mia amiko Li dediĉis ĉiom da libera tempo al seriozaj legado kaj skribado. Li faris profundajn analizon kaj sintezon en la legado de famulaj verkoj kaj kondukis atentajn korektadon kaj poluradon al siaj artikoloj, prozaĵoj kaj noveloj. En gazetoj komencis aperi artikoloj, tute apartenantaj al li. Poste pli kaj pli multe. Post pluraj jaroj li aǔdigis al mi tiun rakonton. Mi estis kortuŝita, kortuŝita de la grandanimeco kaj sagaco de tiu granda verkisto. Revenis la 500 juanoj, tamen tio ne estis simpla cirkulo, ĉar la mono restigis, ĉi-loke kaj tiu-loke, sume 2 kvitancojn – sur ĉi tiu legiĝas honto; sur la alia, grandanimeco.