• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-25 15:50:12    
Reago pri ĉina pliigo de interezo

cri
Sed, raportisto vidis, ke plej multaj homoj, kiuj faris la transplason, estas maljunuloj. Pro timo al riska investo, ili pli multe ŝatas deponadon en bankoj, tial ili estas relative sentivaj pri la ŝanĝiĝo de depona interezo. Sed multaj junuloj esprimis, ke la deponintereza proporcio en Ĉinio ankoraŭ estas ĝenerale malalta, la pliigo de la proporcio je 0,27% ne povas altiri ilin al bankoj.

Cetere, en la fono, ke prezaro de ĉinaj komercaj domoj senĉese pliiĝis, bremsante investon, la pliigo de kredita proporcio ofte kaŭzos la maltrankvilon de la socio pri la kresko de ŝarĝo de pordoma kredito. La 19-an de aŭgusto, pliigante la interezon, la centra banko decidis redukti minimumon de komerca kredito de persona aĉeto de domo. Kiam oni aĉetas la unuan domon, oni povas ĝui la favoraĵon de 85% de baza proporcio. Financa specialisto de disvolva kaj studa centro sub la ĉina Ŝtata Konsilantaro sinjoro Xia Bin esprimis, ke tio signifas, ke ĉinaj loĝantoj povas akiri pli grandan malpliigan spacon de proporcio kiam ili aĉetas domon per komerca kredito, kaj montras, ke la registaro konsideris portan forton de popolanoj.

Fronte al la reguligo de kredita proporcio, opinioj de popolanoj estas diferencaj. Sinjoro Li Lei, laboranta en amaskomunikiloj, opiniis, ke la ŝarĝa kresko pro la pliigo de kredita proporcio ankroaŭ estas eltenebla.

"Mi sentas, ke la pliigo ne alportis influon, ĉar antaŭe mia repaga sumo de doma kredito estis malmulta, tial mia premo estas malgranda. Mi sentas, ke la pliigo de la kredita proporcio ne grande influos min."

Sed sinjoro Xu Yunting, laboranta en ŝtata entrepeno, opiniis, ke li alprenos metodon de antaŭtempa repago por kiel eble plej forte redukti premon el la pliigo de kredita proporcio.  

"Kompreneble, mi volas antaŭtempe redoni la krediton, ĉar mi ŝuldis monon al banko, ankaŭ la interezo estas granda, mi volas fini la redonon en la plej mallonga tempo."

La pliigo de interezo de la ĉina centra banko ankaŭ kaŭzis atenton de la internacia socio. Iuj opiniis, ke Ĉinio marŝas en la novan periodon de pliigo de interezo, en la estonteco la ĉina centra banko alprenos la strategion de "oftega kaj malgrandmezura pliigo de interezo" kaj senĉese alprenos monan politikon por reguligi ekonomion. Pri tio, financa specialisto de la disvolva kaj studa centro sub la ĉina Ŝtata Konsilantaro sinjoro Xia Bin esprimis, ke pliigo de interezo kaj la mezuro de pliigo en la estonteco dependos de funkcia stato de makroskopa ekonomio.