• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-25 16:32:35    
(foto) Nova tekniko koncentriĝis en konstruado de olimpkaj stadionoj

cri
Ĉefstadiono de la Pekinaj Olimpikoj, la Ŝtata Stadiono, estas nomata Birda Nesto. Ĝi estas aparta al aliaj ŝtalframaj konstruaĵoj. Por akceli teknikan renovigon de enlandaj ŝtalejoj, Pekina Urb-konstrua Korporacio, la konstruanto de la Birda Nesto, finance subtenis al ŝtalejoj fabriki ŝtalplatojn dikajn je 110 milimetroj. Ŝtalframo de la Birda Nesto sin apogas ĝuste sur tiuj ĉi platoj.

Ŝtata Stadiono—Birda Nesto  

En projektado pri muro de Ŝtata Naĝcentro, la Akva Kubo, ĉinaj specialistoj iniciatis apartan metodon. Oni reliefigas konstruaĵan korpon kaj dividas ties internan spacon sur la bazo de ŝaŭma strukturo por formu la muron kaj plafonon senfenda kaj harmonia. Vorko de la Akva Kubo kreos du mondajn rekordojn: uzado de politetrafluoroetileno (PTFE) por muro de la plej granda, strukture komplika kaj teknike ampleksa vorko, kaj la plej granda naĝhalo en la mondo.

"Verdaj olimpikoj" estas unu el la 3 ideoj de la Pekinaj Olimpikoj. En konstruado de stadionoj oni alprenis plurajn teknikojn mediprotektajn. En konstruado de la kultura kaj sporta centro Wukesong oni projektis sistemon de energiŝpara regado por centra klimatizilo. Tiu ĉi sistemo povas elkalkuli realan postulon laŭ homdenso en diversaj areoj de la naĝhalo por maksimume redukti nenecesan energikonsumon.

Basbalejo de la Pekinaj Olimpikoj finkonstruiĝis kiel la unua el nove konstruataj konkursejoj de la olimpiko kaj baldaŭ portos sur si la taskon servi al la Monda Basbala Ĉampionado. Laŭ koncerna specialisto, en konstruado de tiu ĉi konkursejo oni uzis pli ol 30 sciencajn fruktojn, akiritajn de Ĉinio mem, inkluzive tiun pri reutiligo de pluvakvo.

Vica ĉefinĝeniero Ye Jun, respondeca pri teknika superrigardo de la konstruado de Birda Nesto, diris, "Por veldado de ŝtala framo de la Birda Nesto ni ellaboris ĉirkaŭ 80 teknologiajn normojn. Pro tro avangarda projekto, al konstruantoj mankas referenco de koncernaj teknikaj normoj. Tio estas la plej granda malfacilaĵo en konstruado de olimpikaj stadionoj. Ye Jun diris, "Solvinte la problemon pri ŝtalplatoj ni renkontis la alian pri veldado. Oni devas veldi fendon de la ŝtalframo je longeco de pli ol 300 mil metroj, interalie pli ol 60 metrojn oni plenumas en la konstruejo. Laŭ plano, oni devas plenumi duonon de la konkurseja veldado inter la fino de la lasta jaro kaj la komenco de la kuranta jaro. Tiam la temperaturo ofte atingis minus gradojn. Kutime veldado iras plus gradoj. Kiom longe oni varmigas veldotan ŝtalon? Kia temperaturo taŭgas por la veldado? Specialistoj konsultis pli ol 150 grandajn datenbankojn pri ŝtala veldado en la mondo, tamen vane. Provinte diversmanierajn veldadon, oni fine ellaboris normojn.

Ye Jun diris, "Por ni tiuj ĉi novaj normoj kaj teknologioj estas raraj riĉaĵoj, kiujn postlasis la olimpika vorko"