• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-28 17:33:40    
Kion celas Koizumi Junichiro per vizito al Kazaĥstano kaj Uzbekstano?

cri

En la 28-a de aŭgusto, japana ĉefministro Koizumi Junichiro komencis sian viziton al la du mezaziaj landoj Kazaĥstano kaj Uzbekstano. Tio estas la unuafoja vizito fare de la nuna ĉefministro de Japanio al tiuj du landoj. Analizistoj opinias, ke ĉi-foja vizito de Koizumi Junichiro havas du celojn. La unua estas serĉi riĉfonton kaj la dua, deteni Ĉinion kaj Rusion.

Ĉiuj scias, ke la riĉfontoj bezonataj de Japanio, precipe tiu de petrolo, preskaŭ tute dependas de importado. De la lastaj jaroj, Japanio ĉiam okupas sin pri rezervado de raraj metaloj kaj petrolo. 87% de la totala kvanto de importita petrolo venis de la mezoriento. Nuntempe Irano, la granda petrol-produkta lando, havas tre malbonajn rilatojn kun la okcidentaj landoj pro la irana nuklea problemo. Se la situacio pluapaŝe malpliboniĝos, tio alportos grandegan malfavoron al Japanio por kunlabore ekspluati kun Irano la Olekampon Azadegan kaj importi petrolon el Irano. En tia situacio Japanio urĝe bezonas serĉi novan fonton de petrolo. Kazaĥstano havas ege grandan riĉfonton de petrolo kaj la prospektorita rezerva kvanto atingas 10 miliardojn da tunoj. Krom tio Kazaĥstano havas riĉajn rezervokvantojn ankaŭ de volframo, kromo, fosforo, mangano, kupro, plumbo, zinko, molibdeno, karbo kaj naturgaso. Ankaŭ Uzbekstano havas riĉajn rezervokvantojn de tiuj riĉfontoj, precipe de uranio. Se Japanio povas havi bonajn rilatojn kun tiuj du landoj, tio havas grandan signifon por Japanio, kies riĉfontoj estas ege malmultaj.

Alia celo de ĉi-foja vizito fare de Koizumi Junichiro al Kazaĥstano kaj Uzbekstano estas deteni Ĉinion kaj Rusion, kiuj havas bonajn rilatojn kun Kazaĥstano kaj Uzbekstano. Ambaŭ Kazaĥstano kaj Uzbekstano estas membrolandoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo kaj tenas bonajn kunlaborajn rilatojn kun Ĉinio kaj Rusio. En la 25-a de majo de la kuranta jaro, la petrola dukto inter Ĉinio kaj Kazaĥstano oficiale komencis sendi petrolon al Ĉinio. Antaŭ nelonge okazis la komuna kontraŭ-terorisma operaco inter Ĉinio kaj Kazaĥstano respektive en Almaty de Kazaĥstano kaj la urbo Yining de la ĉina Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono. Tio estis la unuafoja komuna kontraŭ-terorisma operaco de la ĉinaj kaj kazaĥstanaj leĝplenumaj kaj sekurigaj departementoj en la kadro de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo. En novembro de la pasinta jaro, Rusio kaj Uzbekstano subskribis aliancan konvencion kun la enhavo de komuna defendado. Ĉio ĉi tio malplezurigis la registaron de Koizumi Junichiro. Tio estas kial Koizumi Junichiro, antaŭ sia elposteniĝo el la ĉefministreco, haste vizitas Kazaĥstanon kaj Uzbekstanon.

Analizistoj montris, ke Koizumi Junichiro ne atingos siajn celojn, precipe la celon deteni la rilatojn inter la du landoj Kazaĥstano kaj Uzbekstano unuflanke kaj Ĉinio kaj Rusio aliflanke.