• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-30 15:15:22    
Rusa ministro pri eksteraj aferoj alte taksis "Amikecan Vojaĝon de Ĉinio kaj Rusio"

cri
Karaj aŭskultantoj, posttagmeze de la 29-a de aŭgusto en Moskvo, akceptante intervjuon de koalicia raporta grupo de "Amikeca Vojaĝo de Ĉinio kaj Rusio", rusa eksterafera ministro Sergey Lavrov alte taksis la aktivadon. Li opiniis, ke la aktivado faris grandan kontribuon por akceli dulandan amikecon. Nun bonvole aŭskultu nian sonan raporton titolitan "Rusa eksterafera ministro alte taksis 'Amikecan Vojaĝon de Ĉinio kaj Rusio'".

Li unue alte taksis ĉi-fojan aktivadon kaj esprimis, ke "Amikeca Vojaĝo de Ĉinio kaj Rusio" estas utila por profundigi konon de la ĉina popolo al nuntempa Rusio kaj faris grandan kontribuon por akceli dulandan amikecon. Li esprimis la esperon, ke raportoj al Rusio helpu la ĉinan popolon pli objektive kaj pli komplete koni Rusion. Li speciale emfazis, ke oni devas danki Ĉinan Radion Internacian, kiu entreprenis la aktivadon.

" 'Amikeca Vojaĝo de Ĉinio kaj Rusio' estas senprecedenca. Pli ol 40 ĉinaj raportistoj vizitis 18 rusajn urbojn en pli ol 40 tagoj. Mi opinias, ke eĉ multe da rusoj envias tian spertadon. Ni esprimas dankon al grupanoj de "Amikeca Vojaĝo de Ĉinio kaj Rusio" kaj speciale al Ĉina Radio Internacia, ĉar ĝi respondecas pri ĉefa organizado de ĉi-foja aktivado."

Parolante pri dulandaj rilatoj, li esprimis, ke troviĝas neniu politika diverĝo inter Rusio kaj Ĉinio, kaj dulanda kompleta kunlaborado koncernas ĉiujn kampojn de duflankaj rilatoj. Li diris, ke la dulandaj rilatoj nuntempe situas en la historie plej bona periodo kaj dulanda strategia kunlabora partnereco havas bonan perspektivon. Li esprimis kredon, ke la partnereco estas ŝlosila faktoro de la monda stabiligo. Li diris:

"Disvolvado de la dulandaj rilatoj nuntempe troviĝas en la historie pleja alteco. Krom duflanka kunlaborado, ni havas konstruivan dialogon kaj kunlaboradon ankaŭ en la internacia scenejo. La rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio estas unikaj en multaj flankoj. Krome, ni estas najbaraj grandaj landoj. Same kiel landoj kun longa historio kaj brila civilizacio, Rusio kaj Ĉinio respektas unu la alian kaj solvas ĉiujn problemojn per dialogo kaj paca rimedo."

Parolante pri "ŝtataj jaroj" de Ĉinio kaj Rusio de 2006 ĝis 2007, li esprimis, ke la aktivado havas strategian signifon kaj kovras ĉiujn flankojn de la dulandaj rilatoj. Li ankaŭ montris, ke kultura aktivado okupas gravan pozicion en "Rusa Jaro" de Ĉinio kaj tio estas utila por la ĉina popolo koni atingojn de Rusio en kultura kampo.

Li samtempe esprimis, ke nuntempe la rusa flanko aktive faras preparadon por "Ĉina Jaro" de Rusio en la venonta jaro. Li esprimis kredon, ke la aktivado certe vekos densan intereson de la rusa popolo al Ĉinio. Li diris:

"Nuntempe ni aktive preparas por "Ĉina Jaro" de Rusio kaj ni povas referenci sperton de "Rusa Jaro" de Ĉinio. Ĉinio liveris ĉiujn subtenojn por la sukcesa okazigo de "Rusa Jaro", ankaŭ ni liveros plej grandan subtenon por ke Ĉinio sukcese okazigu "Ĉinan Jaron" en Rusio. Mi kredas, ke la rusa popolo interesiĝos pri "Ĉina Jaro" okazonta en Rusio en la venonta jaro."

Li fine esprimis, ke "ŝtataj jaroj" de Ĉinio kaj Rusio forte akcelos reciprokan konon kaj tradician amikecon inter la dulandaj popoloj kaj havos grandegan efikon al disvolvado de dulanda kompleta kunlaborado.