• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-31 14:55:37    
Por-infana E-kurso en Pekino

cri
Karaj aŭskultantoj, bonvole aŭskultu hodiaŭan "Esperanto en Marŝo". Antaŭ nelonge ni raportis al vi okazigon de Por-infana E-kurso en Pekino. Plejparto de lernantoj estas el infan-ĝardeno. Pasis preskaŭ unu monato. Kiel progresis tiuj infanoj en E-lernado? Hodiaŭ bonvole sekvu Lina al Esperanta prezentado de tiuj infanoj por iliaj gepatroj.

(sono)

Jen klara kaj bela kanto "Tablo kaj Seĝo" donita de tiuj infanoj nur post 20-taga E-lernado. Krome, tio ja estas nur unu el iliaj bonaj prezentadoj. Por pruvi, ke Esperanto estas facile lernebla, la instruisto lasis, ke tiuj infanoj faru iujn provojn inter ili, ŝi fingris vortojn kaj frazojn neniam konatajn de tiuj infanoj, postulante, ke ili laŭte parolu. Ĉu tiuj infanoj povas ĝuste diri ilin? Nun ni aŭskultu ilian respondon.

(sono)

Supre menciitaj estas nur 2 eroj el ilia serio da prezentado en Esperanto por iliaj gepatroj. Kiel vi, karaj aŭskultantoj, opinias pri ilia prezentado, aŭskultinte tion?

Post unu horo finiĝis serio da prezentado de tiuj infanoj, kaj kiel ili opinias pri nia lingvo Esperanto? Jen alvenas respondoj de tiuj infanoj.

Infano 1 (knabino): Mi opinias, ke Esperanto estas interesa.

Infano 2 (knabo): Mi opinias, ke la internacia helpa lingvo estas facile lernebla.

Supre ja estas opinioj de tiuj infanoj al nia lingvo Esperanto. Kaj kio estas opinio de iliaj gepatroj? Si Xiaofang, patrino de Wang Silu, diris,

"Mi opinias, ke la internacia helpa lingvo estas facile lernebla. Ankaŭ mi partoprenis en unu de iliaj klasoj. Se mia infano volas plue lerni, mi subtenos lin."

Fine, Lina faris intervjuon al profesoro Li Weilun, prezidanto de Pekina E-Ligo. En la intervjuo, li detale konigis al ni pri la porinfana E-kurso kaj diris sian opinion pri la bona prezentado de tiuj infanoj. Li eĉ elmetis novan planon pri porinfana E-edukado. Jen la intervjuo.

(sono)

Karaj aŭskultantoj, supre ja estas nia intervjuo al prezentado de infanoj de E-kurso. Dankon pro via aŭskulto!