• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-09-01 07:32:19    
Wang Delin: Se...

CRI

Sinjoro A implikiĝis pro "se". Tio komenciĝis, kiam li gastis en la hejmo de amiko.

Tiutage lia amiko invitis lin al sia hejmo por kuna drinko. Post kiam manĝotablo pleniĝis de pladoj kaj ambaǔ levis respektivan tason, subite "bum!", krucoplakaĵo, pli ol 2 metrojn alta kaj apogita al muro, alfalis kaj frakasis ĉion sur la tablo. Ambaǔ ekmalsobriĝis, ne pro la apenaǔ tuŝita vino, sed pro tiu abrupta atako.

Post tio, reveninte hejmen, sinjoro A pensis, "Mi povus ĝin atingi per la mano kaj reteni, se mi ne movus la seĝon iom malantaǔen antaǔ ĝia falo; li povus rezisti al ĝia falo per la dorso, se li, sidinta kontraǔ mi, ne proksimigus sin al mi por pli intime trinki la vinon; la pladoj ne disfalus, se la tablo ne starus ĝuste en tia distanco favora al la krucoplakaĵo; ..., se la krucoplakaĵo falus antaǔ la surtabligo de la pladoj kaj vino; ... se la falo okazus post la manĝo; ... se ..."

De tiu tago sennombraj seoj okupis la kapon de sinjoro A, turmentante lin tiom energie, ke li povis trankvile nek preni manĝojn nek dormi.

Pasintece A biciklis al laboro. Post tiu akcidento li ne kuraĝis bicikli. "Se mi biciklus kaj ĝuste tiam aǔto aǔ motorciklo alkurus malantaǔe..." Ne! Mi prefere veturu per aǔto! Ve, ĉu ne eĉ pli terure, se la aǔto kolizius al io kaj renversiĝus! Piede! Ne! Se io alflugus kaj trafus ĝuste mian kapon..." Ne povante fari decidon, li skribis sur 3 slipetoj respektive "aǔte", "bicikle" kaj "piede". Tenante la paperpecetojn en ujo formita el la polmoj, li murmuradis, "Sezamon! Sezamon..." kaj senĉese movis la kunigitajn manplatojn jen sor jen sob ĝis li konsciis lotan momenton kaj eltiris unu el la slipetoj. "Piede"!

Ĉiutage li piediris al la laboro. Por akurate atingi la oficejon, li startis pli frue je unu horo. Farante paŝojn sur la vojo, li turnadis la kapon kaj eĉ iom retroiris, de tempo al tempo, kio vekis atenton de preterpasantoj, kiuj vidis muŝon en lia cerbo.

Antaǔe sinjoro A apenaǔ atentis ponteton, sternitan apud lia hejmo. Post la falo de la krucoplakaĵo, liaj gamboj tremadis. "Ve, se la kompatinda ponteto rompiĝus..."

Sur lia vojo troviĝis konstruejo. Li jam ne aǔdacis preteriri. Ve, se alfalus briko, sitelo, aǔ najlo, cementa maso... li stagnis. Li faris ĉirkaǔiron. Por la ĉirkaǔiro li ellitiĝis pli frue je duona horo. Sume do jam unu kaj duona.

En sia kabineto li ĉiam streĉis la postaĵon timante... "La spino rompiĝos, se la fotelo falos!"

Eĉ hejme li ne povis kviete preni manĝon. Sidante ĉe manĝotablo, li ĵetadis rigardon jen dekstren jen liven.

"Kio okazas?" demandis lia edzino.

Li almontris spegulon super la kapo. "Ĉu ĝi ne trafos la tablon, se ĝi falos?"

Ŝi strabis al li, anstataǔ diri ion.

Sekvatage ŝi movis la tablon al fenestro. Sed li faris la samon.

"Kial vi denove estas kvazaǔ ŝtelisto!"

"La fenestra klapo rompos mian kapon, se ĝi falos!"

"Ĉu vi prenu la manĝon?" Ŝi ekkoleris. "Ĉu ne tede, ĉiam 'se' kaj 'se'!"

Tempis enlitiĝi. Li ne demetis siajn vestojn, nek permesis al la edzino dekorpigi la siajn.

"Kial?"

"Se okazos tertremo? Tiam vi ne havos tempon por surmeto."

"La tero tremos? Sensence! Oni anoncos."

"Se... se eventuale..."

Sennombraj seoj sinjoron A magrigis kaj grave malsanigis. La edzino volis akompani lin al hospistalo, sed li diris, ke li mortos, se doktoro faros miskuracon, li do preferas kuŝi hejme. Povante fari nenion alian, ŝi aĉetis por li multe da medikamentoj, tamen li kategorie rifuzis preni eĉ duonan tablojdon aǔ unu pilolon, motivante, ke li ankoraǔ pli rapide mortos, se la medikamentoj estas falsitaj aǔ ne efikaj aǔ mistrafaj.

Antaǔ ol la lasta spiro estis ĉesonta, li prenis la manon de la edzino kaj flustris, "Se mi mortos, nepre donacu du botelojn da vino al kremaciistoj kaj petu, ke ili ne taǔzu miajn internaĵojn, ekzemple la koron, pulmojn, lienon, intestojn, stomakon kaj renojn; se ili faros tion, mi sentos ĝismortan doloron; se ili rompos al mi la vezikon, mi ne povos bone pisi..."