• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-09-01 16:34:52    
Internacia konferenco por helpi rekonstruadon de Libano akiris abundajn fruktojn

cri

La 31-an de aŭgusto en sveda ĉefurbo Stokholmo, fermiĝis la internacia konferenco por helpi la rekonstruadon de Libano. La monsumo kolektita en tiu ĉi unu-taga konferenco por la rekonstruado de Libano grandamezure superis la anticipan celon. La konferenco ankaŭ urĝis, ke Israelo nuligu sian blokadon al Libano.

Reprezentantoj el pli ol 60 landoj kaj internaciaj helpdonaj organizoj ĉeestis al ĉi-foja konferenco. Ankaŭ Unuiĝintaj Nacioj kaj Eŭropa Unio sendis siajn reprezentantojn al la konferenco. Tamen la sveda registaro, la gastiganto de la konferenco, ne invitis Israelon al la konferenco.

Post la fermiĝo de la konferenco, sveda ministro pri eksteraj aferoj Jan Eliasson, kiu prezidis la konferencon, proklamis, ke en la sama tago oni sume kolektis la monsumon de 940 milionoj da usonaj dolaroj, grandamezure superantan la anticipan celon de 500 milionoj da usonaj dolaroj. Plus la mon-donacioj promesitaj de kelkaj landoj, la totala internacia monsumo por helpi la rekonstruadon de Libano jam atingis 1,2 miliardon da usonaj dolaroj. Laŭ konigo, Usono, Eŭropa Unio kaj golfaj landoj estas la ĉefaj mon-kontribuintoj.

En la 12-a de julio eksplodis la furioza konfliktado inter la libana Hezbollah kaj Israelo. La konfliktado, daŭrinta 34 tagojn, alportis grandegan perdon al Libano. En tiu ĉi konfliktado sume pli ol 1 100 libanaj civiluloj mortis, pli ol 4 000 homoj vundiĝis kaj preskaŭ miliono da personoj devigite forlasis sian hejmon. En la konfliktado ankaŭ detruiĝis 137 ŝoseoj kaj 107 pontoj. Laŭ statistiko de la libana registaro post la finiĝo de la konfliktado, la rekta perdo de Libano atingis 3,6 miliardojn da usonaj dolaroj, kaj ankaŭ la nerekta perdo, plurajn miliardojn da usonaj dolaroj. Por la rekonstruado de la fundamentaj instalaĵoj oni bezonas tempon de 3 ĝis 5 jaroj, se ne paroli pri io alia.

Post kiam Libano kaj Israelo realigis armisticon inter si laŭ la rezolucio de la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj, la sveda registaro tuj proklamis la okazigon de internacia konferenco sub la helpo de Unuiĝintaj Nacioj por diskuti pri helpo al la rekonstruado de Libano.

En la konferenco okazinta en Stokholmo, libana ĉefministro Fouad Siniora forte kondamnis Israelon, ke la furioza bombardado al Libano fare de la israela armeo perdigi la tutan klopodadon de Libano en 15 jaroj post la finiĝo de la interna milito. Fouad Siniora esprimis sian elkoran dankon al la internacia socio pro ĝia subtenado al la rekonstruadaj laboroj de Libano.

En la konferenco diversaj ĉeestantaj flankoj apelaciis, ke Israelo nuligu sian maran, teran kaj aeran blokadon al Libano.