• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-09-04 14:33:10    
Sondilo Inteligenta-1 sukcese koliziis kun luno

cri

La 3-an de septembro, la unua eŭropa lunsondilo Inteligenta-1 sukcese koliziis kun la luno laŭ difinita procedo. Oni ĝenerale opinias, ke tiu ĉi programo, praktikita de Eŭropa Spaciala Agentejo, estas signifoplena kaj signas alvenon de nova tajdo pri luna sondado.

Novaĵ-komuniko, publikigita de la Eŭropa Spaciala Agentejo en la 3-a de septembro, diras, ke la sondilo Inteligenta-1 trafis ebenaĵon de vulkanaj rokoj, nomatan Lago de Bonegeco kaj troviĝantan en la suda parto de la luno. Oni elektis tiun ĉi lokon por ke astronomoj kaj amatoroj de sudafrikaj kaj sudamerikaj landoj kaj Usono havu la ŝancon observi tiun ĉi mirindan momenton.

Bernard Foing, la ĉefsciencisto de tiu ĉi programo, estas titolita la patro de la sondilo Inteligenta-1. Akceptante intervjuon de la germana revuo Spiegel, li prezentis precezon de la kolizio. Li diris, ke la sondilo Inteligenta-1 estis pafita per la eŭropa raketo Ariane-5 en la 27-a de septembro de 2003. Post flugado dum ĉirkaŭ 14 monatoj, en la 15-a de novembro de 2004 la luna sondilo atingis lunan pordon, la limon, kie la gravito de luno superis tiun de la terglogo. Poste ĝi fojfoje sin regulis kaj iom post iom atingis la difinitan orbiton.

Specialistoj ĝenerale opinias, ke programo de la luna sondilo Inteligenta-1 estas signifoplena por la mondo. Unue la kolizio malkovris multajn materiojn, kiuj helpos al sciencistoj fari pluajn observon kaj esploron pri luna surfaco. En pasintaj jaroj usonaj kosmonaŭtoj plurfoje sondis la lunon, tamen ĉi-foja kolizio certe ricevos pli multe da valoraj donitaĵoj, por ke sciencistoj plibone konu elementojn de la tuta luno, kontraste kun tiu de usonaj kosmonaŭtoj en malgranda areo. Due, la luno estas stelo plej proksima al la terglobo kaj kompakte ligiĝas kun ekzisto de la homaro. Origino de la luno estas unu el temoj, ĉiam esplorataj de la homaro. Oficisto de la Eŭropa Spaciala Agentejo diris, ke donitaĵoj ricevitaj de la sondilo dum la kolizio certe pliprofundigos al sciencistoj la konon pri evoluo de la tergloba surfaco kaj helpos ekzameni la teorion pri luna origino el kolizio de alia granda ĉielkorpo kun la terglobo. Trie, specialistoj opinias, ke la kolizio refoje atestas, ke scioj kaj teknikoj posedataj de la homaro jam sufiĉas por helpi al la homaro koni pli da informoj pri la luno, kaj signas la alvenon de nova tajdo de la homaro pri luna sondado. Laŭ Bernard Foing, plenuminte mision de la sondilo Inteligenta-1, la Eŭropa Spaciala Agentejo ankaŭ planas surluniĝon de kosmonaŭtoj kaj starigon de luna bazloko. Li diris, ke la agentejo planas starigi en 2015 lunan vilaĝon konsistantan el robotoj kiel fari la provon transloĝiĝi al luno. Ankaŭ Usono, Hindio, Japanio kaj Ĉinio havas sian projekton pri luna sondado, kaj Ĉinio planas sondi la lunon en 2007. Specialistoj prognozis, ke jam venis la 2-a tajdo sondi lunon.