• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-09-06 15:06:48    
Atentinda vizito de irana eksa prezidento al Usono

cri

Irana eksa prezidento Mohammad Khatami vizitas Usonon. Li estas la plej grava persono el Irano, kiu vizitas Usonon de post kiam Irano revoluciis kaj rompis la diplomatiajn rilatojn kun Usono en 1979. Okaze de decida momento pri la irana nuklea problemo, lia vizito al Usono, la lando plej zorga pri tiu ĉi problemo, nepre vekas atenton.

La plej atentinda estas tio, kial Usono permesas lian viziton. Kiel ĝenerale konate, depost rompiĝo de la dulandaj diplomatiaj rilatoj, Usono ĉiam rigore restrikas viziton de iranaj oficistoj. Nun la du landoj ĉikanas kaj riproĉas unu la alian pro la nuklea problemo. En tia momento la vizito ĉagrenas usonajn politikistojn. Iuj el la usona Ĉambro de Reprezentantoj diris, ke Usono konfirmis Iranon kiel perversan akson ĝuste en la servodaŭro de Mohammad Khatami, kaj la permeso al lia vizito estas paradoksa al la usona politiko. Malgraŭ tio, la usona registaro ankoraŭ konsentis la viziton. Oni opinias, ke Usono faris tiun ĉi decidon tute pro siaj interesoj. Mohammad Khatami servis kiel irana prezidento de 1997 ĝis 2005. Li, 62-jara, estis rigardata kiel milda kaj reformema gvidanto. Dum sia servodaŭro li aprobis favori amaskomunikilojn por raportado kaj plifortigi dialogon kun la internacia socio per malferma politiko. Li subtenas la iranan planon pri disvolvo de nuklea energio, tamen ne aprobas kontraŭstaron. Li klopodas proponi dialogon inter la okcidenta kaj orienta civilizacioj kaj emfazas komunikadon kun Usono. En la servodaŭro li proponis al Usono dialogon. Ankaŭ Madeleine Albright, la tiama ŝtata sekretario de Usno, ĝentile traktis lin en la Ĝenerala Asembleo de UN. En la nuna streĉa situacio registaro de la prezidento Bush ankoraŭ permesas la viziton, tio celas montri la usonan sintenon: Usono ankoraŭ ne fermis la pordon dialogi kun iranaj reformistoj. Krome, la usona registaro intencas per la vizito disapartigi la iranan forton: montrante olivbranĉon al iranaj reformistoj, Usono plue premas malcedemulojn, inkluzive la nunan prezidenton Mahmoud Ahmadinejad.

La alia atendinda estas tio, ĉu la vizito celas nur akceli kulturan dialogon? Oni rimarkis, ke la 31-an de aŭgusto Mohammad Khatami atingis Nov-Jorkon kaj komencis du-semajnan viziton al Usono, kaj tiu ĉi tago estas ĝuste la limdato de la 1696-a rezolucio, farita de la Sekureca Konsilio de UN kaj postulanta, ke Irano rezignu urani-riĉigon. Pro tio, ke Irano rifuzis tiun ĉi postulon, Usono apelacias la Sekurecan Konsilion puni Iranon kaj estas preta por uzi pluajn kontraŭrimedojn. En tiu ĉi fono la irana registaro sendis Mohammad Khatami al Usono por vizito, tio povas esti rigardata kiel diplomatia manovro. Fakte, prelegoj de Mohammad Khatami en Usono ne tuŝas la nuklean problemon, sed plejparte temas pri dialogo kaj konflikto inter malsamaj civilizacioj. Verŝajne Irano celas per tiuj temoj konfuzi la usonan rigardon kaj ĝeni la zorgon pri la nuklea problemo.

Malgraŭ ĉio ĉi, estas evidente, ke la usona registaro neniam malpermesis al Mohammad Khatami viziti Usonon, tio atestas, ke en la nuna situacio, ambaŭ landoj deziras per la vizito sondi intencon unu de la alia.