• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-09-06 17:22:47    
Amikeca Vojaĝo de Ĉinio kaj Rusio

cri
Karaj aŭskultantoj, la 6-an de septembro, fininte raportan taskon, translandlima koalicia raporta grupo pri "Amikeca Vojaĝo de Ĉinio kaj Rusio" revenis al Pekino. Nia radio nuntempe elsendos specialan programeron "Marŝo de Ĉina-Rusa Amikeco" kaj kune kun vi retrorigardos pli-ol-40-tagan vojaĝon de la raporta grupo.

Koalicia raporta grupo konsistanta el pli ol 40 ĉinaj kaj rusaj raportistoj ekiris el Pekino la 25-an de julio kaj trapasis 19 urbojn de Rusio en 42 tagoj kun 15 000 kilometroj.

Survoje, raportistoj sentis amikecon de rusoj kaj ilian volon pri plifortigo de kunlaborado inter Ĉinio kaj Rusio. Leonid Potapov, prezidento de Buriatia Respubliko, diris:

"Ĉi-foja Amikeca Vojaĝo de Ĉinio kaj Rusio" povas grandgrade pliigi kaj profundigi reciprokajn komprenon kaj fidon kaj konigi al pli da ĉinoj pri Rusio."

Tio ja estas urba himno de Sankta Peterburgo, norda fama urbo de Rusio. Vicurbestro Lobgo Nigolaevich okazigis selenan enurbigan ceremonion por la raporta grupo.

"Ĉiuj raportistoj de la grupo estas ege bravaj, amikecaj. Ĉiuj ja estas herooj. "

La rusa publiko per sia speciala maniero bonvenigis ĉinajn gastojn kun pano kaj salo en manoj. Iuj eĉ invitis raportistojn viziti ilian hejmon."

En intervidiĝo kun aŭskultantoj de Ĉina Radio Internacia okazigita en Ulan-Ude, aŭskultantoj kaj raportistoj kune kantis "Vespero de antaŭurbo de Moskvo".

Troviĝas miloj da vendejoj en "Ĉina Merkatego" situanta en la antaŭurbo de Yekaterinburg.

Viktor Testov, rusa ĉefdirektoro de la merkatego, diris, ke kvankam varoj estas malgrandaj, tamen profito ja estas surpriza.

"Plejparte la varoj estas ĉinaj. Tiuj varoj, altkvalitaj kaj malmultekostaj, ne nur kontentigas bezonon de regionaj konsumantoj, sed ankaŭ estas vendataj al aliaj regionoj de Rusio kaj iuj eŭropaj landoj."

Rusio pasintjare liveris al Ĉinio pli ol 8 milionojn da tunoj da nafto kaj fariĝs la 5-a plej granda liveranto de energio por Ĉinio. Anatoly Kvashnin, plene rajtigita delegito de rusa prezidento en Siberio, diris, ke prienergia kunlaborado havas bonan perspektivon.

"Siberio havas riĉan naturan riĉfonton, precipe energion. Nuntempe, Rusio klopodas por ekspluati orientan Siberion. Ekzemple konstruado de oledukto en malproksima oriento havas gravegan signifon por Ĉinio."

Karaj aŭskultantoj, translandlima raporto pri "Amikeca Vojaĝo de Ĉinio kaj Rusio" estas unu el serio da aktivadoj kadre de Ŝtata Jaro de Ĉinio kaj Rusio. Nuntempe, la aktivado finiĝis. S-ro Wang Gengnian, estro de Ĉina Radio Internacia, komentis frukton de la aktivado:

"Tiuj raportoj ofte aperas en ĉinaj ĉeffluaj televidstacioj, radioj, gazetoj kaj interreto. Ili prezentas amikecon de la dulandaj popoloj, konigas interfluon kaj kunlaboron de la du landoj en diversaj kampoj, prezentas belan naturon kaj historian tradicion, kaj vekas "rusan varmon" ĉe la ĉina popolo.

Rusa eksterafera ministro Sergey Lavrov en Moskvo alte taksis la aktivadon.

"Tio estas senprecedenca. Ni esprimas dankon al grupanoj de "Amikeca Vojaĝo de Ĉinio kaj Rusio".