• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-09-07 14:42:46    
Estas ŝanco solvi iranan nuklean problemon per diplomatia metodo

cri

La 7-an de septembro en Berlino, 5 konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio de UN kaj Germanio okazigis kunvenon pri la irana nuklea problemo. Pro tio, ke la kunveno okazis en la fono, ke Irano rifuzis ĉesigi la urani-riĉigon antaŭ la limdato, starigita de la Sekureca Konsilio, estas atentinde, kiajn kontraŭrimedojn la 6 landoj alprenos.

Usono kaj Irano ambaŭ sin montras tre necedemaj pri la nuklea problemo. Sed oni rimarkis, la du landoj ankoraŭ ne fermis la pordon solvi la problemon per traktado. En la 5-a de septembro usona prezidento Bush reasertis, ke li ne permesas al Irano posedi nuklean armilon. Tiutage akceptante intervjuon de la Aŭstria Novaĵ-Agentejo, usona konstanta delegito en Internacia Atom-Energia Agentejo, diris, ke Usono kaj Eŭropa Unio ambaŭ esperas solvi la nuklean problemon per diplomatia maniero, tamen li diris ankaŭ, ke EU kaj Usono jam venis en akordon pri puno al Irano, nome, la pluaj rimedoj inkluzivas punon. Rifuzinte ĉesigi urani-riĉigon, iranaj gvidantoj kelkfoje diris, ke Irano neniam rezignos neforpreneblan rajton pri posedo de nuklea energio. Ili esprimis necedeman respondon al puna rimedo, kiun la internacia socio eble praktikos. Ili diris, ke se oni alprenos punan rimedon, Irano revizios la kunlaboran politikon inter si kaj la Internacia Atom-Energia Agentejo, tiel la interesoj de ĉefaj petrol-konsumaj landoj estos damaĝataj pro altiĝo de nafta prezo. En la 3-a de septembro, intervidiĝante kun Kofi Annan, ĝenerala sekretario de UN, irana prezidento Mahmud Ahmadinejad diris, ke Irano pretas traktadi kun la internacia socio pri la nuklea problemo. Tamen li emfazis, ke la urani-riĉigo ne paŭzos antaŭ intertraktado.

Aliaj flankoj koncernaj al la irana nuklea problemo ĉiam aprobas, ke oni devas solvi la problemon per diplomatia vojo kaj intertraktado. Post la irana rifuzo al ĉesigo de urani-riĉigo, Eŭropa Unio decidis doni al Irano tempon de du semajnoj anstataŭ tuj sekvi usonan parolon pri puno al Irano, por ke Irano klarigu sian respondon al la projekto, elmetita de la 6 landoj. Oni ĝenerale opinias, ke Eŭropa Unio refoje donis ŝancon al Irano por restarigi la intertraktadon.

Nun la disputata kerno pri la nuklea problemo estas kiu estu efektivigata la unua, ĉu "ĉesigo de la urani-riĉigo" aŭ "restarigo de la intertraktado". Por okcidentaj landoj, ĉesigo de la urani-riĉigo multe mildigos la nuklean minacon de Irano, tial ili instigas Iranon per diversaj rimedoj, dum por Irano, rezigno de la urani-riĉigo damaĝos la nacian dignon kaj diskreditos ĝin en la islama mondo.

Iuj opinias, ke Irano emfazas disvolvi la nuklean planon por civila celo, do ekzistas la ebleco, ke kadre de la traktato pri nedisvastigo de nuklaj armiloj oni interkonsiliĝu kaj serĉu ekvilibrigan punkton inter la irana nuklea plano kaj internacia superrigardo. Krome, estas alia problemo, ke Irano kaj Usono ĉiam rigardas unu la alian kiel la plej grandan minacon. La plej bona maniero solvi tiun ĉi dornan problemon estas rekta traktado inter la du landoj.

Se ĉiuj flankoj koncernaj al la irana nuklea problemo deziras solvi la problemon per intetraktado, ankaŭ la kunveno de la 6 landoj en Berlino nepre klopodu restarigi la intertraktadon por realigi la celon pace solvi la problemon.