• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-09-13 15:44:46    
61-a Ĝenerala Asembleo havas multajn vidindajn punktojn

cri

La 12-an de septembro en ĉefstabejo de UN en Nov-Jorko inaŭguriĝis la 61-a Ĝenerala Asembleo de UN. Pro interkruciĝo de tradiciaj diskuttemoj kaj pluapaŝa plenumado de "Frukta Dokumento" de Monda Pinta Konferenco, elekto de ĝenerala sekretario de UN kaj regionaj varmaj problemoj, tial, multaj diskuttemoj, granda malfacileco kaj multaj ĉeestantaj ŝtataj estroj formis tri vidindajn punktojn de la asembleo. Krome, Sheikha Haya Rashed Al Khalifa, barejna juĝisto kaj prezidanto de ĉi-foja Ĝenerala Asembleo estas la unua prezidantino elektita de la asembleo de la lastaj 36 jaroj, tial, ankaŭ tio estas alte atentata de diversaj landoj.

Ĝenerala Asembleo estas ĉefa diskuta kaj kontrola organizo de UN. Laŭ kutimo, nova Ĝenerala Asembleo inaŭguriĝas en ĉiujara septembro kaj de septembro ĝis decembro oni okazigas regulan konferencon, celante liveri al diversaj landoj platformon por diskuti komune zorgatajn internaciajn problemojn. Tial, regula konferenco estas grava parto de ĉiu Ĝenerala Asembleo.

En la 60-a Ĝenerala Asembleo en la pasinta jaro multaj internaciaj problemoj estis neglektitaj pro Monda Pinta Konferenco. De ĉijara somero, pli kaj pli evidente montriĝas tiuj problemoj, inkluzive de reformado de UN, disvolva problemo kaj kontraŭterorismo. Samtempe, solvado de serio da varmaj problemoj, ekzemple irana nuklea problemo, mezorienta problemo kaj darfura problemo de Sudano, nuntempe estas en ŝlosila momento, tiel ke diversaj landoj donas altan atenton. Certe tiuj problemoj fariĝos varmaj diskuttemoj de ĉijara regula konferenco.

Krome, ankoraŭ troviĝas iuj diskuteblaj kaj malfacilaj problemoj en plenumado de "Frukta Dokumento" de Monda Pinta Konferenco. Tiuj problemoj inkludas reformadojn de Sekureca Konsilio de UN kaj sekretariejo de UN, ellaboron de kompleta kontraŭterorisma konvencio, plenumadon de miljara disvolva celo, nuklean nedisvastigon, malpliigon de armeanoj kaj armiloj kaj justan komercon. Oni esperas, ke tiuj problemoj povu esti solvotaj en la asembleo. Eble ĝuste pro tiuj menciitaj karakterizoj, la nombro de ĉeestantaj ŝtataj estroj aŭ registaraj estroj atingos pli ol 80. Tiam Li Zhaoxing, ĉina ministro pri eksteraj aferoj, faros parolon en la asembleo kaj eksplikos starpunkton de la ĉina registaro pri iuj gravaj internaciaj problemoj.

Krome, en ĉijara Ĝenerala Asembleo okazos elekto de nova ĝenerala sekretario de UN. En la fino de la kuranta jaro finiĝos oficperiodo de Kofi Annan, nuna ĝenerala sekretario de UN. Tial elekto de nova ĝenerala sekretario de UN certe fariĝos granda vidinda punkto de la asembleo. Laŭ procezo, kandidato de ĝenerala sekretario estas unue decidita de Sekureca Konsilio de UN kaj poste nomumita de Ĝenerala Asembleo.

Seheikha Haya Rashed Al Khalifa, prezidanto de ĉi-foja Ĝenerala Asembleo, estas historie la 3-a prezidantino de la asembleo kaj ankaŭ la unua de la lastaj 36 jaroj. La internacia socio alte atentos kiel ŝi stabile akcelos laboron de la asembleo en traktado de diversaj defioj.

Ŝi menciis bati terorismon en sia parolo en la inaŭguro de la asembleo. Ŝi diris, ke internacia kontraŭterorismo estas peniga kaj malfacila laboro, tial la internacia socio bezonas ellabori kontraŭterorismajn rimedojn kun preventado kaj defendo. Ŝi diris ankaŭ, ke la 60-a Ĝenerala Asembleo ĵus pasigis "Tutmondan Kontraŭterorisman Strategion". Ŝi esprimis la esperon, ke ĉiuj membrolandoj pluapaŝe klopodu por atingi kompletan kontraŭterorisman konvencion en ĉi-foja Ĝenerala Asembleo. Ankaŭ tio estos alte atentata de diversaj flankoj, kiagrade konceptoj de Sheikha Haya Rashed Al Khalifa estos plenumitaj