• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-09-13 17:12:32    
Kial Irako kaj Irano aktive restarigas siajn rilatojn?

cri

La 12-an de septembro, iraka ĉefministro Nuri al-Maliky atingis Teheranon, ĉefurbon de Irano, kaj komencis sian 2-tagan oficialan viziton en Irano.

Je lia alveno, irana prezidento Mahmud Ahmadinejad okazigis solenan bonvenigan ceremonion en la prezidentejo por Nuri al-Maliky kaj la du gvidantoj tuj faris interparolon. En la komuna raportista akcepto okazinta post la interparolo, la dulandaj gvidantoj donis altan taksadon al la interparolo. Nuri al-Maliky esprimis, ke Irano estas unu el la gravaj amikaj najbaroj de Irako. Li opinias, ke lia ĉi-foja vizito al Irano estas efikoplena kaj samtempe fariĝas turnopunkto de la disvolvo kaj profundigo de la dulandaj rilatoj. Ankaŭ Mahmud Ahmadinejad diris, ke Irano kaj Irako havas apartajn historiajn rilatojn, kaj esprimis sian esperon, ke la du landoj daŭre tenu la nunajn amikajn rilatojn.

La vizito de Nuri al-Maliky al Irano kaj la altatona deklaro de la dulandaj gvidantoj pri la "amikaj rilatoj" inter la du landoj vekis vastan atenton de la publika opinio. Analizistoj opinias, ke tiuj du malamikoj, kiuj militis inter si dum 8 jaroj, tiel aktive klopodas por plibonigi la rilatojn inter si, ili do certe havas sian respektivan konsideron.

Irako nun urĝe bezonas restarigi internajn sekurecon kaj stabilecon. Se Irano ĉesigas interveni en la internajn aferojn de Irako kaj ne subtenas kontraŭregistarajn armitojn de iu ajn religia sekto en iu ajn formo en la teritorio de Irako, tio jam estas la nemankigebla kondiĉo por Irako restarigi la enlandajn sekurecon kaj stabilecon. Ĝuste pro tio Nuri al-Maliky, en sia ĉi-foja vizito al Irano, koncentris siajn temojn de interparolo kun Mahmud Ahmadinejad en la sekurecon kaj stabilecon de Irako. Krome, li ankaŭ esperas, ke Irano liveru pli multajn helpojn al Irako en ĝia postmilita rekonstruado. Tio estas ankaŭ unu el la plej gravaj kialoj, ke Irako deziras restarigi rilatojn kun Irano.

Irano do deziras per tio pligrandigi sian influon al la ŝijaisma sekto de Irako kaj redukti la regadon de Usono super Irako. Krome, nun Irano alfrontas grandegan internacian premadon pro la nuklea problemo. Tial ĝi devas trovi ĉiujn landojn, kiuj povas amikiĝi kun ĝi kaj tio estas la plej bona elekto por rompi la izoligon kaj blokadon de Usono kontraŭ Irano. Irako estas najbaro de Irano, ĝi do kompreneble fariĝas celo, al kiu Irano amikiĝu.