• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-09-13 19:31:41    
Entreprenistoj de du bordoj de Taiwan-Markolo kolektiĝis en Xi'an por diskuti pri interfluo kaj kunlaboro de ekonomio kaj komerco

cri
Entreprenistoj de du bordoj de Taiwan-Markolo kolektiĝis en Xi'an por diskuti pri interfluo kaj kunlaboro de ekonomio kaj komerco

La 13-an de septembro, en la ĉina nordokcidenta urbo Xi'an, inaŭguriĝis la 2-a Forumo pri Disvolvado kaj Kunlaboro de Entreprenoj ĉe Du Bordoj de Taiwan-MArkolo.

Ĉi-foja forumo daŭros 3 tagojn. Pli ol 300 personuloj de ekonomia, entreprena kaj akademia rondoj el du bordoj de la Taiwan-Markolo faros profundan diskutadon pri plifortigo de kunlaboro kaj interfluo de ekonomio kaj komerco inter du bordoj.

Sume 118 entreprenoj de Eŭropa Unio sin anoncis por partopreni en 2006-ajara foiro de Ĉinio kaj Eŭropa Unio

De la 9-a ĝis la 10-a de novembro, en la ĉina okcidenta urbo Chengdu okazos la 2006-ajara foiro pri investa kaj komerca kunlaboro inter Ĉinio kaj Eŭropa Unio. Ĝis nun sume 118 entreprenoj de Eŭropa Unio sin anoncis por partopreni en la foiro.

La foiro servas kiel kunlabora platformo al mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj de Ĉinio kaj Eŭropa Unio. En la jaro 2002, Ĉinio kaj Eŭropa Unio jam okazigis la unuan foiron en Pekino.

Du-Borda Agrikultura Kunlabora Forumo okazos en Boao de provinco Hainan en meza dektago de oktobro

La 13-an de septembro, proparolanto de la Oficejo pri Taiwan-aj Aferoj sub ĉina Ŝtata Konsilantaro Li Weiyi diris, ke koncernaj flankoj de Komunista Partio de Ĉinio kaj la partio Kuomintango antaŭe decidis okazigi la Du-Bordan Agrikulturan Kunlaboran Forumon en Taiwan, kaj nun oni decidis okazigi la forumon en la urbo Boao de la provinco Hainan de sudorienta Ĉinio en la 17-a kaj la 18-a de oktobro ĉijare.

Li esprimis en Pekino, ke kaŭze de obstina malhelpo de la taiwan-a instanco, la menciita forumo ne povas laŭdate okazi en la urbo Taibei. Do ni akceptis proponon de la partio Kuomintango kaj decidis laŭdate okazigi serion da aktivadoj pri du-borda agrikultura kunlaboro en la ĉeftero.

Oficiala emisio de fremdvaluta fonduso en interna loko de Ĉinio

La 12-an de septembro, la Huaan-a Fondusa Limigita Kompanio kun la ĉefstabejo en Ŝanhajo, proklamis, ke la 13-an de septembro oficiale ekemisiiĝis la huaan-a internacie kunaranĝa fonduso, la unua fremdvaluta subskripciita fonduso en la interna loko de Ĉinio.

Laŭ konigo, la subskripcianto devas pagi minimume 5 000 usonajn dolarojn. La maksimuma sumo de la unua subskripciado estas 500 milionoj da usonaj dolaroj.