• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-09-14 16:41:38    
Dialogo estas prudenta elekto por Eŭropa Unio kaj Irano

cri

Javier Solana, altranga delegito de Eŭropa Unio, responda pri diplomatio kaj sekureca politiko, nuligis la planon interparoli kun Ali Larijani, irana ĉefdelegito pri intertraktado de la irana nuklea problemo. En la 9-a kaj 10-a de septembro ili okazigis interparolon, rigardatan "iom fruktodona". Laŭ proparolanto de Javier Solana, ilia refoja interparolo dependos de la kunveno de iliaj asistantoj, okazonta la 14-an ĉi-monate.

Interne de Eŭropa Unio leviĝas la alvoko kontraŭ hasta puno al Irano. Ĉiuj membroj de Eŭropa Unio estas kompakte ligitaj kun Irano en komerco. Kiel unu el la plej grandaj aĉetantoj de irana petrolo, Eŭropa Unio ne volas ofendi Iranon, la 4-an petrol-eksportan landon en la mondo. Laŭ politiko kaj strategio, Eŭropa Unio preferas riveli sian diplomatian ideon per paca solvado de la irana nuklea problemo, por doni instruan lecionon al Usono, militema, sed embarasiĝa en la iraka milito kaj ankaŭ por disvastigi sian influon en la Mezoriento kaj eĉ en la mondo. Alie, se oni tro frue praktikos punajn rimedojn al Irano, la longtempa diplomatia klopodo de Eŭropa Unio vanos. Fakte Eŭropa Unio ne esperas praktiki punon al Irano. Tio estas ĝuste la kialo, ke malgraŭ tio, ke Irano ne ĉesigis urani-riĉigon antaŭ la 31-a de aŭgusto laŭ la 1696-a rezolucio de la Sekureca Konsilio de UN, tamen Eŭropa Unio fojfoje oponas kontraŭ rapida puno al Irano, aprobata de Usono.

Lastatempe Irano iom ŝanĝis sian sintenon kaj montris iom da fleksebleco. Antaŭ la interparolo kun Javier Solana, Ali Larijani vizitis ĉefajn membrojn de Eŭropa Unio por serĉi subtenon. Samtempe, irana eksa prezidento Mohammad Khatami, kiu vizitis Usonon, diris, ke Irano aprobas okazigi intertraktadon sen neniu kondiĉo. Li diris, "Se okcidentaj landoj volas traktadi kun Irano, ni povas konsideri diskuton pri ĉesigo de urani-riĉigo." Ĝeneralopinie, la parolo de Mohammad Khatami siagrade esprimis veran volon de la irana registaro. Efektive, en la unua interparolo kun Javier Solana, Ali Larijani diris, ke Irano volas ĉesigi urani-riĉigon en 2 monatoj.

De la lastaj 20 jaroj Usono praktikas punon al Irano, se ankaŭ la Sekureca Konsilio de UN faros la samon, la irana ekonomio suferos severan baton. Iuj opinias, ke pri la nuklea problemo Irano havas la taktikon: per marĝena politiko kun iom da risko akiri maksimumajn interesojn. Rilate al la nuklea problemo Irano iam faris cedon. En 2003 pro persvado de Britio, Francio kaj Germanio, Irano aliĝis al Traktato de Nedisvastigo de Nukleaj Armiloj, kaj poste ĝi atingis kun la tri landoj Parizan Interkonsenton kaj paŭzigis urani-riĉigon. Tial oni opinias, ke Irano faros prudentan elekton, kiu protektos la rajton pace utiligi nuklean energion kaj observos la principon de la nedisvastigo de nukleaj armiloj.

Pro tio daŭrigo de dialogo pri la nuklea problemo estas la plej bona elekto por Eŭropa Unio kaj Irano.