• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-09-15 16:21:17    
UN unuafoje okazigis altanivelan dialogon pri internaciaj migrado kaj evoluado

cri

La 14-an de septembro, la 61-a Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj okazigis altanivelan dialogan kunvenon pri la internaciaj migrado kaj evoluado. Tio estas la unua fojo, ke Unuiĝintaj Nacioj faris interregistaran altanivelan dialogadon pri tiu ĉi problemo, celante per la komuna klopodado de diversaj flankoj kunaranĝi la politikojn de ĉiuj landoj pri migrado kaj utiligi la akcelan rolon de migrado al evoluado.

S-ino Haya Al Khalifa, prezidanto de la 61-a Ĝenerala Asembleo, kiu prezidis la kunvenon, diris:

"Mi ĝoje bonvenigas vin ĉeesti al tiu ĉi historieca grandioza kunveno."

S-ino Haya Al Khalifa diris, ke Unuiĝintaj Nacioj povas ludi gravan rolon por antaŭenpuŝi la ekonomian evoluadon per internacia migrado. Ŝi esprimis sian esperon, ke per tiu ĉi dialoga kunveno diversaj landoj starigu efikoplenajn kunlaborajn rilatojn por preni kunaranĝan agadon rilate la problemon de migrado. En tiu ĉi altanivela dialoga kunveno oni ne nur difinis la definitivajn rilatojn inter migrado kaj evoluado kaj la de ili alportitajn bonŝancojn kaj defiojn, sed ankaŭ liveris terenon por diversaj flankoj daŭrigi la dialogadon.

La "migrado" parolata de Unuiĝintaj Nacioj aludas la translandan fluadon de loĝantoj kaŭzitan de pluraj kialoj. La ĉefa kialo estas ekonomia. Enirinte la novan jarcenton, senĉese grandiĝas la nombro de migrintoj. Kaj tio alportis grandan influon al la ekonomio de ambaŭ origina lando kaj cellando de migrintoj.

En la kunveno ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj Kofi Annan montris:

"Antaŭ kelkaj jaroj multaj personoj opiniis, ke estas ne eble por Unuiĝintaj Nacioj diskuti la problemon pri migrado."

Kofi Annan diris, ke nun pli kaj pli multaj landoj konscias, ke migrado ludas grandegan akcelan rolon por la ekonomio de ambaŭ origina lando kaj cellando de migrintoj. Pli kaj pli multaj personoj komprenas, ke se oni faros la interregistaran kunlaboradon, aperos la rezulto de komuna gajno de la origina lando kaj cellando de migrintoj kaj la migrintoj mem.

Laŭ statistiko, nuntempe sur la tuta terglobo ĉirkaŭ 200 milionoj da personoj loĝas en landoj ekster ilia naskiĝlando.

La kunveno daŭros 2 tagojn, inkluzive de 4 plenaj kunvenoj kaj 4 interaktivaj rondtablaj kunvenoj.