• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-09-18 16:17:54    
Finiĝis 14-a Pinta Konferenco de Nealiancitaj Landoj

cri

Frumatene de la 17-a de septembro en Havano finiĝis la 14-a Pinta Konferenco de Movado de Nealiancitaj Landoj. La konferenco pasigis Deklaracion de Celo, Principo kaj Rolo de la Movado de Nealiancitaj Landoj en la Nova Situacio, Definitivan Dokumenton kaj Dokumenton pri Maniero de Koncernaj Laboroj. Ĉeestantoj de la konferenco faris grandan klopodon por revigligi la Movadon de Nealiancitaj Landoj.

La organizo Movado de Nealiancitaj Landoj fondiĝis en 1961 kaj estis la tria internacia politika forto post Usono kaj Sovetio. Membroj de la organizo sekvas diplomatian politikon, sendependan kaj nealiancan. Sed post la malvarma milito tiu ĉi organizo troviĝis en stagno.

Ĉi-foje ĉeestantoj de la konferenco unuanime emfazis, ke celo kaj principo de tiu ĉi organizo ankoraŭ havas grandan vivipovon. Deklaracio de Celo, Principo kaj Rolo de la Movado de Nealiancitaj Landoj en la Nova Situacio, pasigita en la konferenco, emfazas, ke en la nova situacio celo de la Movado de Nealiancitaj Landoj neniam kaj neniel elmodiĝu kaj membroj de la organizo nepre elvolvu latentan forton de la movado kaj revigligu ĝin per solidareco, kunlaboro kaj reformado.

En la konferenco ĉeestantoj okazigis diskuton rilate al solvado de internaciaj varmaj problemoj kaj protektado de rajtoj de evoluantaj landoj, kaj pasigis deklaron por subteni la iranan nuklean utiligon. Krome, ili esprimis la deziron pri solvado de la irana nuklea problemo en diplomatia vojo kaj ankaŭ subtenon al justeca afero de la palestina popolo.

La Definitiva Dokumento spegulas starpunkton de la organizo pri aro da gravaj internaciaj problemoj. Ĝi kondamnas Israelon pro la invado al la suda regiono de Libano, postulante, ke Israelo reparaciu al Libano, kaj esprimas subtenon al la kuba popolo, apelaciante, ke Usono finu la ekonomian blokadon al Kubo.

Krome, la konferenco ankaŭ alte atentis batalon kontraŭ terorismo. La Definitiva Dokumento kondamnas ĉiajn terorismajn agojn, precipe perfortaĵon al civiluloj. Antaŭ la konferenco okazis kunveno de altrangaj oficistoj kaj eksteraferaj ministroj. Ĉeestantoj apelaciis difini terorismon kaj kritikis Usonon pro ĝia duobla kriterio en la batalo kontraŭ terorismo. Membroj de la organizo Movado de Nealiancitaj Landoj senŝanceliĝe oponas kontraŭ tio, ke kelkaj landoj konsideras iujn landojn perversa akso pretekste por batali kontraŭ terorismo.

Estas menciinde, ke la pinta konferenco ankaŭ liveris al Hindio kaj Pakistano la ŝancon dialogi por paco. En la konferenco pakistana prezidento Pervez Musharraf kaj hinda ĉefministro Manmohan Singh faris interparolon kaj poste publikigis la deklaron, ke la du landoj restartigos intertraktadon pri la kaŝmira problemo. Tio estas la unuafoja altnivela interparolo de la du landoj depost la ĉena eksplodo, okazinta la 11-an de julio ĉi-jare en Bombajo. Pervez Musharraf diris, ke la interparolo estas trarompiĝo en la paca procezo."

Okaze de 45-jariĝo de la fondiĝo de Movado de Nealiancitaj Landoj, internacia socio alte atentis ĉi-fojan konferencon, al kiu ĉeestis ŝtatestroj aŭ delegitoj el 115 landoj kaj delegitoj el 15 observlandoj, 31 speciale invititaj landoj kaj 23 internaciaj organizoj. Ĉina eksterafera vicministro Yang Jiechi ĉeestis al la konferenco kiel observanto.