• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-09-20 14:24:05    
Pacprotekta trupo de UN en Libano alfrontos seriozajn defiojn

cri
La 19-an de septembro, Milos Strugar, proparolanto de provizora trupo de UN en Libano, deklaris, ke la nombro de trupanoj respondecantaj pri pacprotekta misio en suda Libano atingis preskaŭ 5 000. 2 000 soldatoj de Italio kaj Hispanio estis dispoziciitaj kaj la francaj armeanoj nun iras de Bejruto al la suda Libano. Analizisto montris, ke tio sendube estas utila al paco kaj stabileco de la mezoriento, ke trupanoj iom post iom estas dispoziciitaj. Tamen la trupo ankoraŭ alfrontos multe da defioj en plenumo de la pacprotekta misio.

Unue, ĉiuj landoj sendantaj soldatojn al Libano devigite alfrontas komplikan situacion en Libano kaj eĉ en la tuta mezoriento. Antaŭa milita konflikto inter libana Hezbollah kaj Israelo esence estas miniaturo de araba-israela konflikto daŭranta pli ol duoncentjaron. Ekster ĉies atendo, la konflikto havis fortan antagonismon. Kvankam en la konflikto ne troviĝis venko kaj malvenko, tamen pliiĝis antagonismo de ambaŭ flankoj, tial ankoraŭ troviĝas la ebleco, ke reaperos alia konflikto. En tia situacio, se refoje aperos milito, pacprotekta trupo de diversaj landoj eble fariĝos celo de konfliktantaj flankoj. En 1983 en Bejruto la usona armeo estis atakita de sinmortiga aŭta bombo kaj 241 homoj mortis. Post tio, la usona armeo ne plu aŭdacas eniri en la regionon. En libana-israela konflikto, garnizonejo de militaj observantoj de UN suferis atakon de la israela armeo kaj 4 homoj mortis. Tial koncernaj landoj eble timas reaperon de similaj eventoj kaj prokrastos sendon de soldatoj al libano.

Due, Israelo, la libana registaro kaj libana Hezbollah havas malsamajn komprenojn pri rajtigiteco de la provizora trupo de UN en Libano. Israelo esperas, ke la trupo forigu armitan forton de Hezbollah, efike bremsu raketobusan pafadon de Hezbollah de Libano al Israelo kaj uzu armitan forton protekti sekurecon de Israelo en necesa situacio. La libana registaro esperas, ke la trupo helpu la registaran armeon restarigi ŝtatan potencon en suda Libano kaj protektu Libanon kontraŭ atako de Israelo. Libana Hezbollah limigas, ke la trupo helpu la registaran armeon garantii enlandan sekurecon kaj protekti landlimon. Ĝi deklaris, ke se la trupo superus la limigon, la trupo estus rigardata "minaci stabilecon de Libano" kaj tio "malfavorus al si mem". Fakte, ankaŭ UN havas grandan neklarecon pri rajto de la trupo. Rezolucio n. 1701 de UN difinas, ke misio de la trupo inkludu kontroli armisticon, helpi dispozicion de la libana registara armeo kaj garantii neaperon de ia ajn armita forto aŭ persono en la suda Libano escepte de la libana registara armeo kaj pacprotekta trupo. La 18-an de septembro, Alain Pellegrini, komandoro de la prozivora trupo de UN en Libano, esprimis, ke la trupo ne provos senigi libanan Hezbollah je armita forto. Li emfazis, ke tio ja estas respondeco de la libana registara armeo, sed ne misio de pacprotekta trupo de UN. Malsamaj komprenoj de diversaj flankoj kaj neklara rajto de la trupo bremsos plenumadon de pacprotekta misio de la provizora trupo de UN en Libano.

Simple dirite, iom-post-ioma dispozicio de la provizora trupo de UN en Libano plifortigis la publikan atendon pri restarigo de paco kaj stabileco en mezoriento. Tamen multe da neklaraj faktoroj klare diris al la publiko, ke la provizora trupo de UN en Libano ankoraŭ havos multe da malfacilaĵoj por plenumi la pacprotektan mision. Ankaŭ ĝenerala sekretario de UN Kofi Annan, kiu sin dediĉas al pligrandigo de funkcio de provizora trupo de UN en Libano, maltrankviliĝas pri tio. Li esprimis en inaŭgura ceremonio de la 61-a Ĝenerala Asembleo okazinta en la 12-a de septembro, ke se oni konstante ne povas plenumi rezolucion de Sekureca Konsilio de UN pri la mezorienta problemo, aŭtoritato de UN ĉiam estos pridubata.