• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-09-20 17:20:26    
Irako alfrontos krizan momenton de interna milito

cri

La 18-an de septembro, ĉeestante al la 61-a Ĝenerala Asembleo, ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj Kofi Annan avertis, ke se en Irako daŭre iros la perfortaj konfliktoj, Irako alfrontos la krizan momenton de eksplodo de plena interna milito. Juĝate laŭ la lastatempa situacio de sekureco kaj politiko en Irako, la averto de Kofi Annan absolute ne estas senbaza.

De la 22-a de februaro ĉi-jare, kiam okazis eksplodo en la moskeo Ali al-Hadi, sanktejo de la ŝijaismaj moslemoj, de tempo al tempo estis diversaj perfortaj aktivadoj en la teritorio de Irako. Tiuj perfortaj agadoj kulminis lastatempe. Laŭ raporto, en julio kaj aŭgusto, nur en la ĉefurbo Bagdado ĉiumonate pli ol 1 500 homoj mortis en diversaj atakaj eventoj.

Inter diversaj perfortaj agadoj pli kaj pli multiĝas la konfliktado inter diversaj religiaj sektoj. Centoj da sunaismaj kaj ŝijaismaj moslemoj estis mortigitaj pro siaj religiaj kredoj. De la 13-a ĝis la 17-a de septembro en Bagdado, oni sinsekve trovis pli ol 200 forlasitajn kadavrojn. Diversaj spuroj montris, ke plejpartaj el ili estis viktimoj de la konfliktado inter religiaj sektoj. En Bagdado, la reciproka mortigado inter la ŝijaismaj kaj sunaismaj moslemoj ankaŭ kaŭzis devigitan forfuĝadon de dekoj da miloj da homoj.

En Irako la baza kaŭzo de serioziĝo de la konfliktado inter malsamaj religiaj sektoj estas la diverĝo pri dividado de interesoj inter la ŝijaistoj, sunaistoj kaj kurdoj. Nuntempe tiu ĉi diverĝo tagon post tago evidentiĝas kaj akriĝas, pro kio Irako alfrontas la danĝeron de dissplitiĝo. Post la renversiĝo de la reĝimo de Saddam, la kurdoj pli kaj pli firmigas sian pozicion en la norda regiono de Irako. La ŝijaismaj moslemoj prenis la regpotencon de Irako kaj okupas gvidan rolon en la suda parto de Irako, kie estas la ĉefa petrola produktejo. Tamen la sunaisma sekto, kiu okupis la gvidan pozicion en la periodo de Saddam, nun retiriĝis al relative malriĉaj meza kaj okcidenta partoj de Irako.

Alia grava kialo, kiu kaŭzis la konfliktadon de diversaj religiaj sektoj, estas tio, ke ĉiuj flankoj posedas respektivan armitan forton. Ekzemple, la armeo Mehdi gvidata de Muqtada al-Sadr, radikala ŝijaista gvidanto, posedas milojn da membroj. Ankaŭ la milicia organizo de la Plej Supera Komisiono de Islama Revolucio havas 1 500 anojn. Krome, iuj miliciaj armitoj penetriĝis en la sekurigan trupon de Irako kaj kaŝe partoprenis en diversaj perfortaj agadoj.

Analizistoj opinias, ke vizaĝe al la danĝero de eksplodo de interna milito, diversaj konfliktantaj flankoj de Irako devas elimini diverĝojn per dialogado kaj serĉi komunajn punktojn de interesoj kaj politikan kompromison inter diversaj flankoj.