• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-09-22 15:48:54    
Egiptio difinis politikon pri internaj aferoj kaj diplomatio por estonteco

cri

La 21-an de septembro en Kairo fermiĝis la 4-a jarkunveno de Nacia Demokratia Partio, la reganta partio de Egiptio. En la ferma ceremonio egipta prezidento Hosni Mubarak faris resuman parolon. Li difinis agiptan politikon pri internaj aferoj kaj diplomatio por la estonteco.

Unue, Egiptio eksplicite rifuzis la Planon pri Demokratio en Granda Mezoriento, proponatan de Usono. La 19-an de septembro usona prezidento Bush faris parolon en la Ĝenerala Asembleo de UN. Li apologiis por sia mezorienta politiko, precipe por la usona ago trudi demokration al la granda mezorienta regiono, predentante, ke la demokratiiga procezo en la Mezoriento jam akiris grandegan sukceson. Li diris, ke Usono kontinue subtenos starigi liberan kaj justan Mezorienton. En la ferma ceremonio de la jarkunveno Hosni Mubarak diris, ke la Plano pri Demokratio en Granda Mezoriento tute ne konsideras kondiĉon de la mezorienta regiono, sed ignorante urĝajn postulojn de tiu ĉi regiono, intencas trudi novan manieron. Li diris, ke serioza situacio en Palestino, Irako, Libano kaj aliaj mezorientaj landoj kaj stagno de la paca procezo estas la ĉefaj kaŭzoj de ĉiuj mezorientaj problemoj; internacia socio devas atenti tiun ĉi fakton kaj zorge, senprokraste serĉi la vojon por rompi la stagnon.

Oni opinias, ke kiel unu el gravaj aliancanoj de Usono, Egiptio oponas kontraŭ la Plano pri Demokratio en Granda Mezoriento, proponata de Usono, tio esprimas malkontenton al la usona maljusta starpunkto pri mezorienta problemo, kaj ankaŭ montras la egiptan senŝanceliĝan starpunkton sendepende protekti siajn interesojn en regionaj aferoj.

Hosni Mubarak diris, ke Egiptio devas reguligi ne-ekvilibrecajn rilatojn inter leĝdona kaj administra povoj, plifortigi superrigardan kaj interpelacian funkcion de la parlamento, kaj grandigi decidan aŭtoritaton de ĉefministro; la parlamento lanĉos serion da konstituciaj amendoj por efektivigi la menciitajn proponojn. Ekonomie, li postulis, ke la registaro rapide alprenu rimedojn por antaŭenpuŝi reformadon kaj malfermon.

Rilate al ŝtataj gvidantoj, en la parolo, Hosni Mubarak ne menciis limigi prezidentan servdaŭron per konstitucia amendo nek esprimis opinion pri daŭriganto de sia ofico. Oni ĝenerale opinias, ke en la lasta jaro Egiptio okazigi unuafojan prezidentecan elektado kun partopreno de pluraj kandidatoj. En la venonta periodo egipta estraro ne multe ŝanĝiĝos. La disputo pri Jamal Mubarak, la 3-a persono de la reganta partio, ke li heredos la oficon de sia patro, jam mildiĝis.

Analizistoj opinias, ke la jarkunveno de la egipta reganta partio, kiu okazis en kontinue ŝanĝiĝanta situacio, estas grava konferenco kaj difinis la politikan direkton de Egiptio por la venonta periodo.