• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-09-27 15:50:34    
Firmaoj Zhangyiyuan kaj Ruifuxiang

cri
Menciante tradiciajn firmaojn de Pekino, ni devas paroli pri la fama te-firmao titolita "Zhang-yi-yuan", kiu havas la historion de pli ol cent jaroj. La plej konata produkto de la te-firmao estas jasmena teo karakterizata je klara supo, densa gusto, aroma odoro kaj senfina postgusto. Respondeculo de la te-firmao s-ro Liu Jiabo konigis, ke selektado de materialoj de jasmena teo estas ege rigora. Li diris:

"Ĝiaj materialoj estas verda teo kaj jasmena floro. La verda teo devas esti la printempa, kaj la jasmena floro la somera. Ju pli varmas la vetero, des pli bona kaj aroma la jasmena floro. Estas plej bone pluki la jasmenan borĝonon baldaŭ florontan, ĉar kiam la burĝono ekfloras, ĝia aromo rapide disflugas en la aero, sekve la floro estas senutila."

Laŭ difinita proporcio, oni miksas la freŝajn jasmenajn florojn kun sekigita verda teo, poste faras fumaĵadon al la miksaĵo, tiam teo sorbas la akvon kaj ankaŭ aromon de la jasmenaj floroj. Laŭ malsamaj specioj de teo, la jasmena teo estas pretigita post almenaŭ unufoja ĝis trifoja fumaĵado. S-ro Liu Jiabo diris, ke la jasmena teo havas mildan karakteron kaj efikas kontraŭ maltrankvileco kaj malpacienco.

Krom la jasmena teo, oni ankaŭ povas aĉeti ĉinajn tradiciajn teojn el diversaj specoj kaj fajnajn te-servicojn en la te-firmao "Zhang-yi-yuan".

Nun, karaj amikoj, ni iom babilu pri la plej antikva vendejo de silkaĵoj en Ĉinio, nome la firmao Ruifu-xiang. En la fina tempo de la 19-a jarcento, komercisto kun la familia nomo Meng fondis tiun firmaon per 80 mil taeloj da arĝento. Ĝi havas tre karakterizan stilon en arkitekturo: La konstruaĵo devenis de la baroka stilo el Eŭropo, sed entenas tradiciajn arkitekturajn elementojn de Ĉinio, ekzemple inkrustitaj ornamaĵoj el la ĉina blanka marmoro. Nun ĝi estas unu el la kulturaj relikvoj enlistigitaj de la urba instanco de Pekino.

La nuna firmao Ruifu-xiang estas la unua elekto por konsumantoj por aĉeti diversajn silkajn ŝtofojn kaj mendi ĉin-stilajn vestojn. Laŭdire, la unua nacia flago de Ĉinio estis farita el silkaĵo de tiu ĉi firmao. La firmao estas konata ankaŭ transmare. S-ino Setsuko Chambers el Usono diris, ke en Usono ŝi jam informiĝis pri tiu fama firmao. Ŝi diris:

"Antaŭe mi iam legis pri tiu firmao, kies silkaĵoj estas tre karakterizaj, do mi venis ĉi tien kaj aĉetis varojn plaĉajn al usonanoj, kaj mi sentas min tre emociita pro tiuj silkaĵoj."