• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-09-27 17:13:06    
Kontraŭterorisma batalo de Afganio ne estu supraĵa, sed deradika

cri

La 26-an de septembro proksime al la rezidejo de la provincestro de Helmand, suda Afganio, okazis suicida eksplodiga atako, kiu kaŭzis morton de 3 policanoj kaj 15 civiluloj kaj vundiĝon de 18 aliaj. De la komenco de la kuranta jaro ĝis nun pli ol 2 400 homoj mortis en diversaj perfortaj eventoj. La rigora sekureca situacio de Afganio refoje vekis atenton de la internacia socio.

Por stabiligi la situacion, de somero de la kuranta jaro, la koaliciaj armeoj respektive gvidataj de NATO kaj Usono, sub la kunaranĝado de la afgana registara armeo, elvolvis trifojan grandskalan militan eksterman agadon kontraŭ la armita forto de Talibano. Sed kial nun la sekureca situacio en Afganio refoje malpli boniĝas? Analizistoj opinias, ke tio estis kaŭzita de multaj faktoroj.

Unue, la kontraŭterorisma strategio praktikata de Usono en Afganio ĉiam estas "supraĵa, sed ne deradika". Post la finiĝo de la afgana milito, Usono metis sian forton en eliminadon de la postrestantaj armitoj de Talibano, sed ne en la postmilitan ekonomian rekonstruadon de Afganio. Ĝis nun oni okazigis 3-foje internacian konferencon pri rekonstruado de Afganio kaj la internacia socio promesis liveri al Afganio en la venontaj 3 jaroj helpadon je 2 miliardoj da usonaj dolaroj. Tamen tiu ĉi sumo estas multe malpli ol la bezonataj 275 miliardoj da usonaj dolaroj por la rekonstruadaj laboroj de la afgana registaro. Eĉ la promesitaj monsumoj de la okcidentaj landoj ne estis liveritaj. Pro manko de kapitalo la afgana registaro ne povas fari rekonstruadon de la lando.

Due, prosperas nun la narkotaĵa ekonomio kaj tio grandamezure minacas la enlandan sekurecan situacion de Afganio. Laŭ raporto publikigita de Unuiĝintaj Nacioj en la unua dekado de la kuranta monato, en la kuranta jaro la totala produktokvanto de opio en Afganio kreos historian rekordon, atingonte 6 100 tunojn, kiu okupos 92% de la tutmonda liverado. Antaŭ nelonge, afgana prezidento Hamid Karzai parolis, ke Afganio bezonas ankoraŭ 10 ĝis 15 jarojn por tute forigi la narkotaĵan ekonomion.

Trie, Usono, Pakistano kaj Afganio devas pluapaŝe kunaranĝi siajn starpunkton kaj paŝon kontraŭ terorismo. De la kuranta jaro la pakistana kaj afgana registaroj senĉese riproĉas unu la alian, ke la alia flanko devas respondeci pri la malpliboniĝo de la afgana sekureca situacio. Ambaŭ landoj neis, ke la ĉefaj gvidantoj de Talibano estas en sia teritorio.

5 jaroj jam pasis, post kiam la talibana reĝimo renversiĝis en 2001. Oni esperas, ke koncernaj flankoj plifortigu kunaranĝadon, por ke la afgana sekureca situacio fariĝu pli kaj pli bona.