• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-09-29 17:59:56    
Ĉinio kaj Korea Respubliko faras novan klopodon por restartigi 6-flankan interparolon

cri

En la 28-a de septembro, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksteraj Aferoj proklamis, ke s-ro Wu Dawei, vicministro pri eksteraj aferoj kaj estro de la ĉina delegacio por la 6-flanka interparolo invitite vizitos Korean Respublikon en la 29-a de septembro por interŝanĝi opiniojn kun Korea Respubliko pri restartigo de la 6-flanka interparolo kaj pri aliaj komune zorgataj problemoj.

En la 28-a de septembro, la Ministerio de Eksteraj Aferoj kaj Komerco de Korea Respubliko diris, ke de la 29-a de septembro ĝis la 1-a de oktobro Wu Dawei vizitos Korean Respublikon, dume li intervidiĝos kun Ban Ki-moon, ministro pri eksteraj aferoj kaj komerco de Korea Respubliko, kaj interparolos kun Yu Myung Hwan, vicministro pri eksteraj aferoj kaj komerco de Korea Respubliko, kaj Chun Young Woo, estro de la delegacio de Korea Respubliko por la 6-flanka interparolo pri restartigo de la 6-flanka interparolo. Ili interŝanĝos opiniojn pri la projekto de Komuna kaj Vasta Kontaktado, kiun Roh Moo-hyun, prezidento de Korea Respubliko, elmetis al usona prezidento Bush, en sia vizito al Usono. En la 28-a de septembro Roh Moo-hyun diris, ke Bush jam konsentis pri tiu ĉi projekto. La registaro de Korea Respubliko publikigos la enhavon de tiu ĉi projekto akceptebla de ambaŭ Usono kaj Koreio.

La 19-an de septembro de la pasinta jaro en la 4-a 6-flanka interparolo, koncernaj flankoj subskribis komunan deklaron kaj difinis la celon kaj principon realigi sennukleigon sur la korea duoninsulo per pacaj rimedoj. Sed post nelonge Usono praktikis financan punadon kontraŭ Koreio kun la preteksto, ke ĉi lasta fabrikis falsajn monbiletojn de usona dolaro. Pro tio Koreio rifuzis reveni al la 6-flanka interparolo kaj prenis forigon de la financa puno kiel kondiĉon de sia reveno al la 6-flanka interparolo. En la kuranta jaro Usono rifuzis la inviton de Koreio al Christopher Hill, estro de la usona delegacio por la 6-flanka interparolo kaj ankaŭ tio naskis malfavoran influon al la restartigo de la 6-flanka interparolo. Koreio ankaŭ rifuzis akcepti la seriozajn zorgon kaj riproĉon pasigitajn de la Sekureco Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj en la 15-a de julio pro misila provpafado de Koreio kaj apelaciis, ke oni kiel eble plej frue restarigu la rezolucion de la 6-flanka interparolo.

Ĉinio kaj Korea Respubliko ĉiam faras aktivan klopodadon por restartigi la 6-flankan interparolon. Ĉinio konsekvence pledas por solvi la problemon per dialogado kaj oponas kontraŭ punado. La registaro de Korea Respubliko ĉesigis sian ekonomian helpadon al Koreio post kiam ĉi lasta faris misilan provpafadon, tamen Korea Respubliko oponas kontraŭ pluapaŝa punado al Koreio.