• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-10-11 17:17:02    
SK daŭre faris interkonsiliĝadon pri nuklea eksperimento de Koreio

cri

La 10-an de oktobro en Nov-Jorko, reprezentantoj de la 5 konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio kaj Japanio daŭre faris ferman interkonsiliĝadon kaj diskutis kiel reagi al la nuklea eksperimento de Koreio. La ĉeestantoj ĉefe interkonsiliĝis pri la rezolucia projekto elmetita de Usono. Pro tio, ke la rezolucia projekto entenas punrimedon kontraŭ Koreio, diversaj flankoj faris prudentan komenton kaj eĉ plurfoje kontaktiĝis kun koncerna fako de sia propra lando. Tial la procezo de interkonsiliĝado estas relative malrapida. Nun oni ankoraŭ ne scias, kiam ili faros balotadon pri la rezolucia projekto.

Laŭ raporto, tiu ĉi rezolucia projekto elmetita de Usono entenas enhavon de 13 flankoj, inkluzive de malpermeso de armila transportado al Koreio, malpermeso de iu ajn komerco kun Koreio pri koncernaj materialoj de grandskale mortigaj armiloj, frostigo de kontoj koncernantaj nuklean programon kaj monbiletan falsadon kaj malpermeso de eksportado de luksaĵoj al Koreio. La rezolucia projekto ankaŭ postulas fari kontroladon de varŝipoj al kaj de Koreio por preventi transportadon kaj vendadon de la materialoj por grandskale mortigaj armiloj.

Usona konstanta delegito en Unuiĝintaj Nacioj John Bolton esprimis, ke ĝis nun la rusa flanko ankoraŭ ne ricevis direkcion de la landa instanco, tial diversaj flankoj ankoraŭ ne povas elvolvi diskutadon pri kelkaj detaloj. Tamen li esprimis, ke Ĉinio kaj Usono faris bonan interŝanĝon de opinioj kaj tio estas ege grava. Li diris, ke Usono bezonas fortecan kaj ĝustatempan rezolucion. John Bolton esprimis ankaŭ, ke ĝis la nuntempa interkonsiliĝado, diversaj flankoj ĝenerale esperas kiel eble plej rapide antaŭenpuŝi la oficialan formiĝon de la rezolucio.

Ĉi-monata deĵoranta prezidanto de la Sekureca Konsilio, japana konstanta delegito en Unuiĝintaj Nacioj Kenzo Oshima koncize konigis al raportistoj kelkajn fokusajn problemojn en la interkonsiliĝado. Li diris, ke nuntempe la fokuso atentata de ĉiuj flankoj estas tio, ĉu oni devas preni la 7-an ĉapitron de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj kiel bazon kiam oni decidos, kian rimedon oni prenu kontraŭ Koreio. Pri la detaloj de tiu ĉi problemo diversaj flankoj ankoraŭ ne atingis unuaniman opinion. Antaŭ ol ĉiuj flankoj atingos unuanimecon, la interkonsiliĝo daŭre iros. Samtempe kun tio daŭre iros ankaŭ kunvenoj de specialista nivelo. Li diris, ke post la interkonsiliĝado, la starpunkto de diversaj flankoj kaj la atingota celo estas fundamente eksplicitaj.

En la sama tago, ĉina konstanta delegito en Unuiĝintaj Nacioj s-ro Wang Guangya esprimis al raportistoj, ke Ĉinio opinias, ke oni prenu punecajn rimedojn kontraŭ Koreio, tamen tiuj rimedoj devas esti konvenaj.